Amélie Mauresmo
Aspekto
Amélie Mauresmo | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1979 (45-jaraĝa) en Saint-Germain-en-Laye |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Ĝenevo |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | tenisa trejnisto (2010–) tenisisto (1993–2009) ![]() |

Amélie Mauresmo (franca prononco [ameli simɔn moʀɛsmo]) estas franca tenisistino. Ŝi naskiĝis la 5-an de julio 1979 en Saint-Germain-en-Laye, Francio, do nun estas 45-jara. Ekde la jaro 1993 ŝi estas tenisa profesiulo. En tiu tempo ŝi (ĝis januaro 2009) dum sume 39 semajnoj gvidis la mondan rangliston pri teniso de la Virina Tenisa Asocio, do tiutempe estis la tutmonde plej bona tenisistino. En la tuta ĝisnuna historio de teniso, ŝi laŭ tiu nombro de semajnoj pinte de la monda ranglisto (laŭ la stato de februaro 2010) konsideratas la 9-a plej bona tenisistino.
Nun ŝi loĝas en Ĝenevo, Svislando.