„ Ĉi vortaro baziĝas sur po du germanaj, francaj kaj E -lingvaj fakesprimaroj kaj sur po unu angla kaj ceĥa. Ĝi volas ampleksi ĉiujn unuopajn filozofiajn sciencojn kaj doni historiajn klarigojn pri ĉiuj iliaj ideoj. La longeco de la diversaj artikoloj varias de ununura linio ĝis pli ol 3 paĝoj (Religio, Temperamento) inter ili okulfrapas la multegaj -ismoj. Kelkaj el la cititaj fakesprimoj ankaŭ etimologie estus klarigindaj por nefakuloj (precipe la grekdevenaj: abiogenezo - Urzeugung, abulio - Willenslosigkeit, aksiologio - Werttheorie. deontologio - Pflichtenlehre, epistemologio - noetiko - Erkenntnislehre, teratologio - Lehre von den Regelwidrigkeiten). Ekzistas ankaŭ mankoj en la listo de la fakesprimoj: belo, certa, difino, estetiko, klasifiki ktp., ankaŭ „necesa“ meritas ne nur mencion, sed propran artikolon. Distingo estus dezirinda inter afekcio, doloro (sensacoj afekto, ĉagreno, sentoj). „Daŭron“ oni pli klare difinu kiel „tempon ambaŭflanke limigitan“ (p. 30). Ke malĝojo profundiĝas per plorsingultoj, estas dubinde; larmoj eĉ senŝarĝigas la animon kaj la plej fortaj emocioj male mutigas la homon (p. 45 kp. la eldiron de Schiller en „La promeno).
Sur p. 56 oni aldonu la specojn de la evidenteco (pera, sempera, por certeco, por
verŝajno) P. 65. Historiismon ankaŭ primokas Nietzsche en siaj „Nelaükutimaj konsideroj“. Homaranismon ankaŭ predikas la kristana etiko, la Oomoto- kaj Bahaa- movadoj P. 73. fine de "Imagaĵo“ ekzistas duobla optika sensacokontrasto (sukesiva kaj simultana), p. 89 „Laceco“ estas «Müdigkeit“ ne »Ermüdung“ (laciĝo), p. 93. ekzistas ankaŭ t. n. algebra logiko; p. 96. kial ne mencii la esprimon „Angströmunuo“?; p. 109. la pli konata antaŭnomo de Spinoza estas Baruch; p. 117. oni aldonu la ĉefajn poetojn de la pesimismo (Byron,
Lenau, Leonardi); p. 139. k. sekv. Religio: La plej simp a difino“ estas tro mallarĝa:
Graco estas religia ideo, kiu ne temas pri devoj. Pli poste la aŭtoro, postulante „peranton“ por religio, nur atentas la evoluiĝintajn. Por apatiigi la du sencojn de „naturreligio“ oni uzu la esprimojn: primitiva kaj racia religio. Fine: Ĉu Ludwig Feuerbach tute ne ekzistas por la kompilinto? P. 134. Pli klare estus diri, ke, konstatante sensacon. oni abstraktas de la kutime kunligita agrabla aŭ (precipe ĉe altgradaj sensacoj) malagrabla sento; p 144. ekzistas ankaŭ sensacoj pritempaj kaj statikaj; p. 153. Kial ne mencii la ĉefverkon de Stirner (La unikulo kaj lia propraĵo)?; p. 156. la noteto pri "Tabula rasa“ memorigas la latinan doktrinon „Nihil est in intellectu, quod non prius fuerit in sensibus“; p. 157. „La belo estas tio, kio placas“ ne estas taŭtologio, sed eĉ malĝusta difino (povas plaĉi ankaŭ la bono, la vero, la utilo); p. 164. Timo ne estas elementa, ĝi havas komponentojn, p. 170 fine. Voluntaristo ankaŭ estas Nietzsche (La volo realigi potencon - Wille zur Macht).
Tre salutinda estas la multnombra mencio de modernaj filozofoj (Euken, Bergson, William James, la skolo de Brentano, Karl Lange, Höffding, Schubert-Soldern, Zieken, Thorndike, Dewey, Richard Avenarius, Baldwin, Erdmann, Taine, Masaryk, Cohen, Dürr, la teoriistoj pritemperamentaj Kretschmann kaj Klage Driesch, krome la ĉiekonataj Wundt, Ostwald, Hackel, Freud, Paulsen). Ankaŭ la greko kaj mezepoka filozofioj estas zorge pritraktaj (kp. la artikolojn Akademio, nominalismo, patristiko, skolastiko). Laŭalfabeta listo de la nomitaj filozofoj estus certe utila.
Lingve krom kelkaj preseraroj mi ĉefe kritiku la uzon de ebl-kunmetaĵoj netransitivaj (nemort- nepere-, povebleco). Sur p. 57. „post, estas uzita anst. „laŭ“. La stranga
kutimo rigardi esprimojn ampleksantajn ambaŭ seksojn (homo. paciento ktp.) kiel neŭtrajn ankaŭ en ĉi tiu verko troviĝas.Dro fil Biehler. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.106 (mar 1934) ” |