Finaĵvorto
Aspekto
En la Esperanta gramatiko, finaĵvorto estas vorto kiu bezonas finaĵon por roli en frazo. Ĝi konsistas el radikalo + vortklasa finaĵo (+ eventuala j kaj/aŭ n).
Ekzistas kvar specoj de finaĵvortoj:
- O-vortoj (aŭ substantivoj): Ili ĉiam alprenas la vortklasan finaĵon o
- A-vortoj (aŭ ne-primitivaj adjektivoj): Ili ĉiam alprenas la vortklasan finaĵon a
- E-vortoj (aŭ derivitaj adverboj): Ili ĉiam alprenas la vortklasan finaĵon e
- Verboj: Ili alprenas la vortklasajn finaĵojn i, as, is, os, us, aŭ u.
La malo de finaĵvorto estas vorteto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vortospecoj laŭ PMEG