Finna Laponio
Finna Laponio | |||
---|---|---|---|
Provinco kaj historie gubernio | |||
Blazono | |||
provinco de Finnlando [+] | |||
Lando | Finnlando | ||
Ĉefurbo | Rovaniemi | ||
- koordinatoj | 67° N, 26° O (mapo)6726Koordinatoj: 67° N, 26° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 92 683,24 km² (9 268 324 ha) [+] | ||
Areo | 92 683,24 km² (9 268 324 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 176 711 [+] (januaro 2021) | ||
Denseco | 1,91 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | Orient-Eŭropa Horzono, UTC+02:00, UTC+03:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | FI-LL | ||
Finna Laponio | |||
Vikimedia Komunejo: Lapland, Finland [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Laponio (finne Lappi, formale Lapin maakunta, svede Lappland, formale Lapplands landskap, samee Lappi) estas la plej norda provinco de Finnlando. Ĝi inkludas historian provincon Laponio (krom Areo de Jäniskoski kaj Niskakoski, kiu estas vendita al Sovetunio en 1947) kaj Peräpohjolan, kiu estas norda parto de historia provinco Ostrobotnio. Ĝi la 31-a de decembro 2009, kiam pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la gubernioj (finne lääni) estis malfonditaj, ĝi je la nomo "laponia gubernio" (en la finna: Lapin lääni) ankaŭ estis la plej norda gubernio en Finnlando. Ĉar la kultura kaj geografia regiono Laponio aŭ Sameio ankaŭ ampleksas najbarajn teritoriojn de norda Svedio, norda Norvegio kaj iom de rusiaj lim-regionoj (Kola duoninsulo), kaj krome ne ampleksas la tuton de la plej norda provinco de Finnlando (formale nur la norda parto de la Laponia provinco estas parto de Sameio), indas precizigi la finnan teritorion je nomo laponia provinco de Finnlando aŭ pli mallonge finna Laponio. Ĉefurbo de la administra unuo estas Rovaniemi. La areo de la gubernio etendiĝas de la Balta Maro (Botnia golfo) ĝis la Norvega limo.
Fine de la jaro 2008 la gubernio havis 183 963 loĝantojn, kiu estas nur 3,6 procentaĵoj el ĉiuj loĝantoj de Finnlando. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 176 711 loĝantoj sur areo de 92 683,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km². Sekve la areo ampleksas 29 procentaĵojn el la teritorio de Finnlando. La loĝantoj estas plejparte finnlingvaj. La samea lingvo estas parolata nur en la plej norda parto de la gubernio fare de 2500 personoj. La plej granda parto de loĝantoj vivas en la sud-okcidenta parto de la teritorio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La norda polusa cirklo iras tra la gubernio iom norde de Rovaniemi. La klimaton influas la norda situo, grandaj diferencoj de alteco kaj la proksimaj maroj Botnia golfo kaj Arkta Oceano. La plej alta loko de Finnlando, monto Halti 1 328 metroj, situas en la nord-okcidenta parto apud la norvega limo. En la nordo situas la tria plej granda lago de Finnlando, Inari kies areo estas 1 040 km². En Laponio estas ankaŭ du grandaj artefaritaj lagoj - Lokka kaj Porttipahta.
Historio
[redakti | redakti fonton]La suda parto de finnlanda Laponio estas loĝata de finnoj ekde la jaro 1000. Sameoj okupiĝis pri ĉasado, boac-bredado kaj fiŝkaptado kaj la sveda ŝtato agnoskis al ili rajton posedi la teron, kiun ili utiligis. La sameoj pagis imposton al la veda reĝo. En jaro 1500 finna loĝantaro troviĝis en la tuta suda parto de Laponio, ĝis proksimume la nivelo de la polusa cirklo. La orienta limo al Rusio estis fiksita nur en 1595 kaj 1617. La norda limo al Norvegio estis fiksita en 1751. Pli frue du aŭ tri regnoj kune administris partojn de Laponio kaj la sameoj pagis imposton al ĉiuj el ili.
Komence de la 1600-aj jaroj la sveda reĝo Karlo la 9-a donis al koloniistoj permeson loĝi ankaŭ norde de la polusa cirklo kaj la finna loĝantaro disvastiĝis pli norden. Tamen la plej norda parto de Laponia gubernio havis samean plimulton ĝis la komenco de la 20-a jarcento. En Utsjoki (Ohcejohka) sameoj estas plimulto eĉ nuntempe. La unua urbo en Laponio estas Tornio, fondita en 1621.
Laponio fariĝis propra gubernio en la jaro 1938. Pli frue ĝi apartenis al la gubernio Oulu. Antaŭ 1944 al la Laponia gubernio apartenis ankaŭ Petsamo.
Komunumoj
[redakti | redakti fonton]La provinco havas 21 komunumojn, el kiuj kvar estas urboj.
|
Eksaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]
|