Fiscal
Fiscal | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22373 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 386 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 30′ N, 0° 7′ U (mapo)42.496666666667-0.12055555555557Koordinatoj: 42° 30′ N, 0° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 768 m [+] | ||
Areo | 170,064281 km² (1 700 6.4 281 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fiscal [+] | |||
Fiscal [fisKAL] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kaj Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la Pireneoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Sobrarbe, lime norde kun Broto kaj Fanlo, kaj sude kaj oriente kun Boltaña. Krom la loĝloko Broto, la municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Albella, Arresa, Borrastre, Jánovas, Javierre de Ara, Lacort, Lavelilla, Lardiés, Ligüerre de Ara, Planillo, San Felices de Ara, San Juste, San Martín de Solana kaj Santa Olaria de Ara.
La trafluanta rivero Ara (akso de ĝia valo) estas supozata la nura grava rivero de Hispanio kiu ne suferas artefaritan akvobaraĵon en sia tuta fluejo de 70 km ĝis sia kunfluejo kun la rivero Cinca en Aínsa.
La loĝloko Fiscal mem (768 msm)[1] estas je 76 km norde de Huesca, alirebla laŭ la ŝoseo N-260 el Boltaña aŭ el San Julián de Basa (Yebra de Basa). Iom norde estas Broto kaj poste Torla-Ordesa, alirejo al la Nacia Parko Ordesa y Monte Perdido. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi aperis registrita ekde 1042 kiel Fiscal, Fiscali, Fiscalem kaj Fiskali.[2]
La historio de Fiscal estis markita per sia situacio en valo kiel trapasejo por la transmigra brutobredado (citita jam de Alfonso la 10-a en la 13-a jarcento.
Dum la 17-a jarcento Broto floris, dum paco kun Baregés, komerco kaj kontrabando riĉigis familiojn kiuj povis starigi multajn el la domegoj kiuj ankoraŭ konserviĝas.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Fiscal mem kie oni malaltiĝis el 659 loĝantoj en 1920 ĝis 250 loĝantoj fine de la jarcento, sed poste oni rekuperiĝis ĝis nunaj 361 loĝantoj (2022)[3] pere de la altiro de turismo.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo. Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo de la Asunción; romanika pordego devena de la preĝejo de Jánovas, nune senhoma; turdomego Torre Costa de Fiscal; fulejo devena de la nun senhoma Lacort (Fiscal); Ermitejoj de Jesuo kaj de Sankta Savinto; Groto de Santo Viejo, kun rokpentraĵoj; komplekso fortikaĵa de Lavelilla ktp. En ĉiuj submunicipoj estas preĝejoj, mirindaj naturaj lokoj kaj aliaj vidindaĵoj.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Pordego de la preĝejo (16-a jarcento).
-
Romanika pordego devena de la preĝejo de Jánovas, nune senhoma.
-
Torre Costa, sude kaj okcidente.
-
Mezepoka ponto en 1911.[4]
-
Fulejo de Lacort.
-
Ermitejo de Jesuo.
-
Senhomejo Lavelilla.
-
Ruinoj de la preĝejo de Sankta Petro de Lavelilla.
-
La preĝejo ĉirkaŭ 1911.[5]
-
Turo (16-a jarcento).
-
Interno de la turo (16-a jarcento).
-
Arresa.
-
Jánovas antaŭ reloĝado.
-
Jánovas post reloĝado.
-
Preĝejo de Sankta Mikaelo kaj krucmonumento de Jánovas.
-
Interno de la preĝejo, la pentraĵoj ne estas antikvaj.
-
Fontano kaj bestotrinkujo de Jánovas.
-
Pendoponto ĉe Jánovas.
-
Lacort.
-
Ruino de loĝejo.
-
Preĝejo de Lardiés.
-
Preĝejo de Ligüerre de Ara.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
- ↑ Ubieto, A. Toponimia aragonesa medieval, 1972, p. 96.
- ↑ INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
- ↑ Briet, 1988, p. 75
- ↑ Briet, 1988, II, p. 79
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fiscal (Huesca) en la hispana Vikipedio.