Flago de Bonaero
La Flago de Bonaero, aŭ en hispana Bandera de la Ciudad de Buenos Aires datas de 1580, sed ĝi estis establita oficiale la 24an de oktobro 1995 fare de la tiama municipa intendanto Jorge Domínguez.
La ĉefa aglo reprezentas la hispana koloniigo, la Kruco de Kalatrava la kristanigo, la krono la monarkion kaj la kvar agletoj kvar urbojn fonditaj en tiu epoko: Santa Fe, La Trinidad (Buenos Aires), Corrientes kaj Concepción del Bermejo.
La flago estis celo de polemiko, ekde tiam oni prezentis du projektojn de bonaeraj leĝofarantoj kiuj postulas la anstataŭon de la aktuala flago de la urbo, ĉar konsideras ke ĝi enhavas "monarkian kaj aŭtoritatan simbolaron" ligita "al la Hispana Imperio" kiu ne respegulas "absolute la pensaron de la loĝantoj".[1]