Saltu al enhavo

Flago de Burundo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
3:5

La nacia flago de Burundo estis adoptita la 28-an de marto 1967. Ĝi konsistas el blanka svastiko kiu dividas la kampon en alternado de ruĝaj kaj verdaj areoj. La centro de la svastiko kunfalas en blanka disko, sur kiu ekzistas tri ruĝaj ses-pintaj steloj skizitaj en verda koloro. La rilatumo de la flago estis 2:3 ĝis la 27-an de septembro 1982. La blanka svastiko eble memorigas onin pri la Apostolo Andreo. Sed fakte, la flago de Burundo ne simbolas lin per kruco kiel simbolas flago de Skotlando. La vereco estas multe pli ĉiutaga kaj sekulara. La antaŭbildo estas versxajne antaŭa flago de Sabena, nacia fluga entrepreno de Belgio, eksa kolonireganto de la lando.

La verda koloro simbolas esperon, la blanka simbolas pacon, kaj ruĝa la falintoj en la lukto por sendependeco. La tri steloj reprezentas la tri gravajn etnojn de Burundo: la hutuoj, la tvaoj kaj la tutsioj. La tri steloj reprezentas la tri elementojn de la nacia devizo: Unité, Travail, Progrès (Unueco, Laboro, Progreso), kiu povas esti vidata sur la blazono de Burundo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]