Flago de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Aspekto


La flago de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (arabe: علم الإمارات العربية المتحدة) estis adoptita la 2-an de decembro 1971. Ĝi enhavas la kolorojn de tutarabismo, ruĝa, verda, blanka kaj nigra, kiuj simbolas Araban unuecon. Krome la individuaj koloroj havas la sekvantajn signifojn:
- Verda: Fekundeco
- Blanka: Paco kaj honesteco
- Nigra: Forteco
- Ruĝa: Kuraĝeco
La koloroj originas el la Flago de la Araba Ribelo.
|