Flankapunkta arbanaso
Flankapunkta arbanaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flankapunkta arbanaso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dendrocygna guttata (Schlegel, 1866) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Flankapunkta arbanaso aŭ pli simple Punkta arbanaso, Dendrocygna guttata, estas birdospecio membro de la familio de Anasedoj kaj grupo de arbanasoj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ties teritorio estas Filipinoj suden tra centra Indonezio al Novgvineo. Ĝi ĵus koloniigis Aŭstralion, per malgranda populacio nune loĝanta ĉe Weipa en la okcidenta marbordo de la Kabjorka Duoninsulo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Temas pri ĝenerale bruneca birdo. Estas tre malhelbrunaj beko, brido el okulo al bekobazo, frunto, krono, kaj malantaŭa kapostrio al nuko, dum la resto de la kapo estas grizeca al sablokolora kaj iom punkteca ĉefe ĉe la okulareo. La dorso estas tre malhelbruna per grandaj plumoj kun helbrunaj bordoj kio faras ioman striecon. La vosto estas pli malhelbruna. En subaj partoj estas blankaj makuloj (kio havigas nomojn kaj laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo kie guttata signifas el “guteca” al “makulita per gutoj”. Tiuj blankaj makuloj estas tre malgrandaj ĉe malhelbruna brusto kaj ĉe flankoj kaj ventro estas tre grandaj, nome grandaj blankaj plumoj kun malhelbruna al nigreca bordo. Ankaŭ irisoj kaj kruroj estas malhelbrunaj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Dendrocygna guttata - MHNT
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Dendrocygna guttata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN, 141417, IUCN Ruĝa Listo
|