Flano
Aspekto
![]() |
Por la dolĉaĵo nomata flan en la hispana, vidu la artikolon flaŭno. |
Flano (angle flan, france flan) estas eŭropa maldika disk-, rondforma bakaĵo el pasto.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝia originala formo estas la nedolĉa plata pano, pretigita entute sen aŭ kun malmulte da gisto (flanpano) por ĉiutaga konsumado. Hodiaŭ, tamen, flano povas esti aŭ dolĉa aŭ nedolĉa.
-
Tranĉaĵo de dolĉa flano
-
Nedolĉa franca flano
Nomoj
[redakti | redakti fonton]Tia rondforma bakita plado nomiĝas flan en la franca lingvo kaj en la brita angla lingvo, etimologie deveninte de la praĝermana *flaþō “maldika kuko, patkuko” kaj samdevena kiel la Esperanta vorto plata (ambaŭ el la prahindeŭropa *pleth₂- “plata”).
Konfuze, en la hispana lingvo kaj en la usona angla lingvo, la samforma nacilingva vorto signifas flaŭnon, kiu estas mola, ne bakita, kaj ne maldika.