Saltu al enhavo

Flavaŝultra iktero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavaŝultra iktero
Flavaŝultra iktero
Flavaŝultra iktero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. cayanensis'
Icterus cayanensis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavaŝultra iktero (Icterus cayanensis) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn. La Moriĉa iktero, iam konsiderata distinga specio (I. chrysocephalus) estas nune lokata ĉi tien kiel subspecio.

Ĝi troviĝas en centra Argentino, norda kaj orienta Bolivio, Brazilo ĉefe sude de Amazono, Kolombio, Gujanoj, Paragvajo, orienta Peruo kaj Urugvajo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, marĉoj, sekaj arbustaroj, kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Temas pri specio ĝenerale nigra kun iom da malhelbruna nuanco ĉe flugiloj kaj tre rimarkindaj flavaj makuloj en ŝultroj (kio nomigas la specion en la komuna nomo) kaj ankaŭ en femuroj ĉe ia subspecio. Male al granda parto de ikteroj tiu ĉi specio montras multe pli da nigra koloro ol flava, dum ĉe multaj aliaj ikteroj la kombino estas pli ekvilibra. Tamen ne nur tiu ĉi specio havas tiujn menciitajn flavajn ŝultromakulojn.

Estas kelkaj subspecioj inter kiuj la ĉefa diferenco estas la koloro de la ŝultromakuloj kiu varias el bruneca al flava. La subspecio I. c. tibialis karakteras pro flavaj ŝultromakulo kaj flavaj femuroj. La subspecio I. c. valenciobuenoi havas okroranĝajn ŝultromakulojn kaj malhelajn flugilmakulojn. Estas konsiderinda dubo pri la preciza taksonomio de tiu specio kaj eble la subspecioj kun flavaj ŝultromakuloj estas pli proksime rilataj al la Moriĉa iktero, Icterus chrysocephalus, dum la subspecioj kun malhelaj ŝultromakuloj povus esti separata specio. Howard kaj Moore kunigis la Moriĉan ikteron ene de la Flavaŝultra iktero, tiele ke ĉio estas iom konfuza.

Tiu specio estas kutime vidata sola aŭ en paroj aŭ kiel parto de aro. Ĝi kutime manĝas insektojn, sed ankaŭ suĉas nektaron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]