Saltu al enhavo

Flavbeka porfirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbeka porfirio
en insulo Trinidado
en insulo Trinidado
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Porfirio Porphyrio
Brisson, 1760
Specio: Flavbeka porfirio

Porphyrio flavirostris

Porphyrio melanotus
Gmelin, JF, 1789
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavbeka porfirio (laŭ la latinlingva scienca nomo Porphyrio flavirostris, kaj ankaŭ Sudamerika porfirio kaj Lazura porfirio), estas mezgranda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.

Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Paragvajo, Peruo, Surinamo, Trinidado kaj Tobago, kaj Venezuelo.[1][2][3]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Flavbeka porfirio estis formale priskribita en 1789 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun la fulikoj en la genron Fulica kaj stampis la duvortan nomon Fulica flavirostris.[4] Gmelin bazis sian priskribon sur "La Favorite de Cayenne" kiu estis priskribita kaj bildigita en 1781 fare de la franca polimato Georges-Louis Leclerc de Buffon.[5][6] La flavbeka porfirio estas nun metita en la genron Porphyrio kiu estis kreita de la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760.[7][1] La genronomo Porphyrio estas Latina vorto por "porfirio" (el la greka πορφυριος/porfurios kunla signifo "purpura"). La specia epiteto flavirostris kombinas la latinajn vortojn flavus kun la signifo "flava" kaj -rostris kun la signifo "beko".[8]

La Flavbeka porfirio estas monotipa: oni agnoskis neniun subspecion.[1]

La Flavbeka porfirio estas 23 ĝis 26 cm longa. Maskloj pezas 92 ĝis 111 g kaj inoj 92 ĝis 107 g. Ĝi estas la plej malgranda membro de sia genro kaj havas sufiĉe malsaman plumaron de la aliaj samgenranoj. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj havas palverdflavajn bekon (kio nomigas la specion) kaj fruntan ŝildon kaj flavajn krurojn kaj piedojn. Ili havas palbrunecajn olivecajn kronon, malantaŭan kolon kaj dorson. Ties supraflugilaj kovriloj estas lazuraj ĝis verdete bluaj, iliaj flugplumoj grizbluaj, kaj la supravostaj kovriloj kaj vosto brune olivecaj ĝis nigraj. Iliaj vizaĝo, kolflankoj kaj brusto estas palblugrizaj kaj la cetero de iliaj subaj partoj blankaj. Nematuraj birdoj havas pli brunajn suprajn partojn ol plenkreskuloj kun sablokoloraj vizaĝo, kolo kaj brusto; ilia frunta ŝildo estas verda kaj iliaj kruroj kaj piedoj flavecoranĝaj.[9]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Flavbeka porfirio troviĝas en Trinidado kaj Tobago; el Venezuelo suden tra Kolombio kaj Ekvadoro ĝis norda Peruo; el Venezuelo orienten tra Gujanoj ĝis Brazilo; en Amazonia Brazilo, Peruo, Bolivio, Paragvajo kaj en tre fora norda Argentino; kaj en la orientaj subŝtatoj de Brazilo nome Minas-Ĝerajso kaj Rio-de-Ĵanejrio.[9][3] Ĝi aperis ankaŭ kiel vaganto en Urugvajo.[3] Ĝi vivas ĉefe en nesalakvaj marĉoj kun neprofunda akvo kaj multe da marĉoplantoj kaj aliaj vegetaĵaroj. Ĝi vivas ankaŭ en rizkampoj, malseka savano, bordoj de marĉaj fluejoj kaj riveroj, kaj ĉu permanentaj ĉu sezonaj lagetoj. Kvankam ĝi ofte kunhavas habitaton kun la Amerika porfirio (P. martinica) ĝi preferas areojn kun pli malalta vegetaĵaro kaj sen arbustoj. Laŭ alto ĝi tipe troviĝas sub 500 m sed oni registris ĝin ankaŭ tiom alte kiom ĝis 2600 m en Kolombiaj Andoj.[9]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (August 2022). Alirita 25a de Novembro 2022 .
  2. HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ce: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
  3. 3,0 3,1 3,2 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
  4. Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
  5. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1781) “La favorite”, Histoire Naturelle des Oiseaux 8 (france). Paris: De l'Imprimerie Royale, p. 207–208.
  6. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1765–1783) “La favorite de Cayenne”, Planches Enluminées D'Histoire Naturelle 9. Paris: De L'Imprimerie Royale.
  7. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés (French, Latin). Jean-Baptiste Bauche.
  8. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n314/mode/1u314], [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n161/mode/1u161]. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  9. 9,0 9,1 9,2 Taylor, B. kaj G. M. Kirwan (2020). Azure Gallinule (Porphyrio flavirostris), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 25an de Novembro, 2022

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]