Flavpuga kardelo
Flavpuga kardelo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavpuga kardelo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Spinus uropygialis (Sclater, 1862) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Flavpuga kardelo (Spinus uropygialis, iam Carduelis uropygialis) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Ĝi troviĝas el centra Peruo al Santiago en Ĉilio, ĉirkaŭ Mendoza en Argentino kaj ankaŭ en Bolivio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj altaltitudaj arbustaroj de andaj altebenaĵoj.
Tiu kardelo estas 14 cm longa, kaj estas kazo de seksa duformismo ne tre markata. La masklo havas nigrajn kapon, kolon kaj supran bruston, dum la dorso estas nigra kun tre fajnaj flavverdecaj plumobordoj, dum la ino havas striecan dorson kaj estas ne tiom kontrastakolora. La pugo, malsupra brusto, ventro kaj subvosto estas flavaj. La flugiloj estas nigraj kun flavaj flugilstrioj. La vosto estas nigreca kun flavaj eksteraj vostoplumoj en baza duono. La nigra kaj flava koloroj de la masklo estas pli markata ol ĉe la ino.
Ili moviĝas en aroj depende de la veteroj kaj de la koncentro de arbustoj kie ili manĝas semojn. Ili estas tre atentemaj en la reprodukta sezono kaj uzas rokajn malatingeblaĵojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Spinus uropygialis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 28an de januaro 2018.
|