Flickr
Flickr | ||
---|---|---|
blidgastiga servo bildodiskonigo Wikimedia type of file source (en) interreta komunumo video-gastiganta servo poŝtelefona aplikaĵo | ||
file available on the internet | ||
Komenco | 10-a de februaro 2004 vd | |
Sidejo | San-Francisko | |
Fondinto(j) | Stewart Butterfield • Caterina Fake vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Flickr estas usona servo pri bildigado kaj filmoj, kaj ankaŭ interreta komunumo. Ĝi estis kreita de Ludicorp en 2004 kaj estis populara ĉe gastigado de altaj distingivaj fotoj de amatoraj kaj profesiaj fotistoj. Ĝi ŝanĝis sian posedanton plurfoje kaj nune estas posedata de SmugMug ekde la 20-a de aprilo 2018[1][2] .
Ĝis la 20a de marto 2013, Flickr entute registris 87 milionojn da membroj kaj pli ol 3,5 milionojn da novaj bildoj alŝutitaj ĉiutage, kiel raportis The Verge[3]. La 5-an de aŭgusto 2011, la retejo raportis, ke ĝi gastigas pli ol 6 miliardojn da bildoj. Fotoj kaj filmetoj estas alireblaj de Flickr sen la bezono registri konton, sed oni devas fari konton por alŝuti enhavon al la retejo. Registri konton ankaŭ permesas al uzantoj krei profilan paĝon enhavantan fotojn kaj filmetojn, kiujn la uzanto alŝutis, kaj ankaŭ donas la eblon aldoni alian Flickr-uzanton kiel kontakton. Por moveblaj uzantoj, Flickr havas oficialajn poŝtelefonajn programojn por iOS, Android, kaj optimumigita movebla retejo[4] .
Akcepto
[redakti | redakti fonton]Flickr fariĝis tuja sukceso kaj estas vidata kiel sukcesa ekzemplo de "Retejo 2.0", kaj jaron poste aĉetis Yahoo![5][6]. Komence la retejo estis pli populara ĉe profesiaj fotistoj kaj grafikistoj same kiel blogantoj, kiuj uzis ĝin kiel bildodeponejon. En 2007 ĝi estis la 19-a plej populara retejo. Tamen ĝia populareco malpliiĝis, ĉar ĝi perdis sociajn retojn kun kapabloj por kundividi bildojn kiel Facebook, kaj arkivaj retejoj kiel Dropbox.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ A small family-run firm bought Flickr from Verizon and says it can bring back its glory days.
- ↑ Flickr vs Imgur: Which is Best? – Best Image Hosting Scripts.
- ↑ The man behind Flickr on making the service 'awesome again'. The Verge (0a de marto 2013). Alirita 9a de aŭgusto 013.
- ↑ Flickr Boasts 6 Billion Photo Uploads. Softpedia (August 5, 2011). Alirita 1a de marto 2012.
- ↑ John Naughton: How Flickr developed into a classic Web 2.0 success (9a de marto 2008).
- ↑ Flickr Turns 10: The Rise, Fall and Revival of a Photo-Sharing Community.