Saltu al enhavo

Floriano Pessoa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Floriano Pessoa
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Floriano NEGREIROS de VASCONCELOS PESSOA ( naskiĝis la 11-an de februaro 193411-an de - mortis la 10-an de aŭgusto 2017 en Rio de Janeiro) estis brazila esperantisto, kemia inĝeniero, emerito.

Li naskiĝis en Manacapuru, Amazono kaj traslokiĝis al Rio de Janeiro en en 1953, kie li diplomiĝis pri kemia inĝenierarto. Li laboradis 36 jarojn kiel kemia inĝeniero en la ŝtata entrepreno Petrobras.

Esperantisto de 1954, post unua kontakto kun Esperanto en la antaŭa jaro. Li estis instruisto aprobita de Esperanto, en 1965, kun diplomo de Brazila Esperanto-Ligo. Li instruis Esperanton, en klaso, en la iama Radio Roquete Pinto, kaj per korespondado en kursoj elementa, supera kaj profesora, de Brazila Esperanto-Ligo en Rio. Inter liaj lernantoj estas Jorge Campos de Oliveira, Symilde Schenk Ledon kaj Celio Freitas Martins.

Li estis iama vicprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, dumviva membro de Brazila Esperanto-Ligo kaj fakdelegito de UEA.


Aŭtoro de multaj artikoloj, recenzoj, tradukoj ktp. publikigitaj en la esperanta gazetaro li ankaŭ estis ofta preleganto en Esperantaj kongresoj, renkontiĝoj kaj kunvenoj kaj membro de la Eduka Komisiono de Brazila Esperanto-Ligo.