Flosponto Evergreen Point
Aspekto
Flosponto Evergreen Point | ||
---|---|---|
Mapo | ||
| ||
Flosponto Evergreen Point (angle, Evergreen Point Floating Bridge; oficiale Governor Albert D. Rosellini Bridge), kiu ligas la urbojn Seatlo kaj Medina en Vaŝingtonio (Usono) trans Lago Vaŝingtono, estas la nomo de la plej longaj flospontoj en la mondo. Temas pri du sinsekvaj rekordaj pontoj:
- Flosponto Evergreen Point (1963), konstruita en 1962–1963 kaj malkonstruata en 2016, kies flosa parto longis 2310 metrojn, monda rekordo ĝis la konstruiĝo de
- Flosponto Evergreen Point (2016), konstruita 2012–2016 kaj oficiale malfermita la 2-an de aprilo 2016, kies flosa parto longas 2349,55 metrojn, la nova rekordo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Flosponto Evergreen Point (1963), en 2009, rigardata el nordokcidento
-
Flosponto Evergreen Point (2016); maldekstre oni vidas la malnovan ponton ankoraŭ uzatan