Flughaveno Beslano
Aspekto
Flughaveno Beslano | |||||
---|---|---|---|---|---|
flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • federacia flughaveno de Rusio | |||||
IATA: OGZ ICAO: URMO | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Rusio | ||||
Regiono | Nord-Osetio | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Apuda urbo | Beslano (5 km) | ||||
Alteco | 510 m | ||||
Geografia situo | 43° 12′ 18″ N, 44° 36′ 24″ O (mapo)43.20544.606666666667Koordinatoj: 43° 12′ 18″ N, 44° 36′ 24″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 10/28 | ||||
Kurej-longo | 3.000 m | ||||
Flughaveno Beslano en Nord-Osetio estas negranda flughaveno por priservi lokajn flugojn, 5 kilometrojn oriente de Beslano. Situanta 15 kilometrojn for de Vladikavkazo (ĉ. 310 mil loĝantoj), ĝi estas la plej ofta aviada ebleco de ties loĝantaro.
Oportuna publik-trafika ligo de la flughaveno kun Beslan aŭ Vladikavkazo mankas, oni prenas taksion aŭ uzas propran aŭton.
Ĉiutagaj flugoj al Moskvo, malpli oftaj al aliaj direktoj. En septembro 2007 la flughaveno estas fermita por rekonstruo; intertempe la flugoj al Vladikavkaz alteriĝas en la flughaveno de Nalĉiko.