Flughonto
Aspekto
Flughonto (el la sveda flygskam, angle flight shame) estas nova termino aperinta en la jaro 2017.
Ĝi esprimas la senton de honto aŭ kulpo
- dum vojaĝo per aviadilo
- aŭ jam pro la intenco uzi aviadilon
pro la konscio pri tio, ke flugoj damaĝas al la medio.
Inter esperantistoj, la termino konatiĝis i.a. pro la prelego "Ĉu malpli vojaĝi por savi la medion", kiun Thomas Bormann faris i.a. en la Universala Kongreso 2024 en Arusha.