Fondaĵo Canuto
Aspekto
Fondaĵo Canuto | ||
---|---|---|
Esperanto-fondaĵo | ||
Jura formo | fondaĵo | |
La Fondaĵo Canuto de Universala Esperanto-Asocio ebligas membrecon al homoj en ekonomie malfortaj landoj. Ĝi estas nomita laŭ Giorgio Canuto. Kandidatoj estas petataj priskribi sian agadon en la antaŭa jaro kaj siajn planojn por la venonta en retpoŝta mesaĝo sendita al aŭ al la poŝtadreso de la Centra Oficejo de UEA. Pri la amplekso de la subteno ekzemple en 1994 estis publikigo, ke la tiam antaŭan jaron 1993 la fondaĵo Canuto ligis pli ol 900 homojn kiel individuaj membroj al la asocio UEA.[1] Por 2020 celiĝis 500 abonoj, el kiuj komence de julio 2020 jam certis 418.[2]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- petilo pri daŭrigo de transpreno de UEA-membreco per la fondaĵo Canuto
- superrigardo pri ĉiuj fondaĵoj de UEA
- "Fondaĵo Canuto rolas grave en la pandemio", artikolo kaj alvoko por subteno de la 2-a de julio 2020 en la revuo Esperanto
- memordatoj en junio 2022: Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Giorgio Canuto en Ondo de Esperanto la 2-an de junio 2022
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ informo en la Jarlibro 1994 de UEA, paĝo 34
- ↑ informo de la 2-a de julio 2020 en la revuo Esperanto, legebla en la artikolo "Fondaĵo Canuto rolas grave en la pandemio" en la eksteraj ligiloj