Fondo (Italio)
Aspekto
Fondo | |||
![]() | |||
eksa komunumo en Italio (2020–) frakcio (2020–) komunumo de Italio (1928–2019) ![]() | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | ![]() | ||
Regiono | ![]() | ||
Provinco | TN Trento | ||
Geografia situo | 46° 26′ N, 11° 8′ O (mapo)46.438811.13723Koordinatoj: 46° 26′ N, 11° 8′ O (mapo) | ||
Alto super marnivelo | 982 m | ||
Areo | 30 km² | ||
Loĝantaro | 1419 (2017) | ||
Loĝdenso | 46 loĝantoj/km² | ||
Subdividaĵoj | Tret, Vasio | ||
Najbaraj komunumoj | Sarnonico kaj Malosco (ĝis fino de 2019) | ||
Patrono | Sankta Marteno | ||
Festa tago | 11-a de novembro | ||
Nomo de loĝantoj | fóneri | ||
Poŝtkodo | 38013 | ||
Imposta kodo | D663 | ||
Kodo laŭ ISTAT | 022088 | ||
Telefona prefikso | 0463 | ||
Estro | |||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||
| |||
Fondo estas eksa komunumo de Italio, kiu ekde januaro 2020 apartenas al nova komunumo Borgo d'Anaunia. Ĝi situas en la regiono Trentino kaj Sudtirolo/Supra Adiĝo kaj en ties pli suda provinco Trento, en la nordo de la ŝtato. Fine de 2017 en la komunumo vivis 1 419 loĝantoj. Najbaraj komunumoj ĝis la fino de 2019 estis Sarnonico kaj Malosco.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejoj
[redakti | redakti fonton]- San Martino, ĉefa preĝejo en la supra parto de la vilaĝo, rekonsruita inter 1854 kaj 1858 kun libere staranta turo el 1447.
- San Rocco, el la mezo de la 17-a jarcento.
- Santa Lucia, malgranda preĝejo el la mezo de la 14-a jarcento kun gravaj freskoj,.
- Sant'Antonio Abate, konstruita komence de la 20-a jarcento kun mondonacoj de elmigrintoj al Ameriko.
Aliaj vidindĵoj
[redakti | redakti fonton]- Astronoma Akvohorloĝo, sur la centra Placo San Giovanni.
- Kanjono Rio Sass, profunda gorĝo, 300 m longa kiu trapasas la vilaĝon.
- Lago Smeraldo, malgranda baraĵlago supre de la vilaĝo el kiu venas la akvo kiu fluas tra la kanjono.
- Freskoj sur antikvaj domoj, sur la muroj de pluraj antikvaj domoj troviĝas valoraj freskoj el la periodo inter la fino de la 14-a kaj la mezo de la 16-a jarcento. Kelkaj el ili estas ligitaj al la kulto de Santiago de Compostela.
