Saltu al enhavo

Fondumo por libera programaro de Barato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fondumo por libera programaro de Barato
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 20-a de julio 2001 vd
Lando(j) Barato vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Fondumo por libera programaro de Barato (angle Free Software Foundation of India, akronime FSFI) estas barata neprofitcela organizaĵo simila al la usona Fondumo por Libera Programaro [1].

Fondite en Thiruvananthapuram, la ĉefurbo de Keralo en 2001 [2], FSFI antaŭenigas la uzon kaj evoluon de libera programaro en Barato, inkluzive de publikaj edukaj programoj pri libera programaro. Libera programaro estas nomita "Swatantra Software" en kelkaj partoj de Barato (Swatantra signifas "libera" en sanskrito).

En 2003, post renkontiĝo kun la fondinto de la Free Software Foundation, Richard Stallman, barata prezidanto D-ro Abdul Kalam alvokis baratajn sciencistojn kaj informteknologiajn profesiulojn pliigi la uzon de libera kaj malfermkoda programaro en esplorado kaj disvolviĝo [3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]