Saltu al enhavo

Forloĝigo de ĉirkaŭaĵo de Benešov, Neveklov kaj Sedlčany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homoj sen hejmo, statuaro kreita en la jaro 1978 de Břetislav kaj Milan Bendidoj por memoro de perforta forloĝigo de ĉirkaŭaĵo de Sedlčany. Ĝi estas lokigita en placo Sukovo náměstí en Sedlčany

Forloĝigo de ĉirkaŭaĵo de Benešov, Neveklov kaj Sedlčany okazis en la jaroj 1942 ĝis 1944. Sur la teritorio inter Vultavo kaj Sázava limigita de tiuj ĉi riveroj, ŝtata ŝoseo n-ro 3, fervojlinioj Prago - Tábor, fervolinio OlbramoviceSedlčany kaj ŝoseo Sedlčany – Příbram estiĝis ekzercspaco Waffen-SS ĉirkaŭ Benešov (SS-Truppenübungsplatz Beneschau, pli poste alinomita al SS-Truppenübungsplatz Böhmen, te. "Ekzercspaco SS Bohemio") kun areo 441 km².[1] La forloĝigo okazis en kelke da etapoj kaj ĝi trafis ĉirkaŭ 70 politikaj municipoj, 180 domaroj kaj 30 000 homoj.

Germanigaj planoj

[redakti | redakti fonton]
ekzercspaco Waffen-SS en meza Bohemio 1942–1945
  •  Ekzercspaco
  •  Protektorato Bohemio kaj Moravio
  • Paso de la forloĝigado de Neveklov-regiono

    Post la estiĝo de Protektorato Bohemio kaj Moravio en la jaro 1939 germanoj komencis kun "fina solvo de ĉeĥa demando". En la unua fazo temis pr kreo de regiono, el kiuj devis esti la loĝanta ĉeĥa loĝantaro forloĝigita kaj anstataŭigita de la germana. En aŭgusto de 1940 ili anoncis sian decidon disvastigi la ekzistantan soldatajn ekzercejojn en Milovice, en Brdy kaj en Vyškov-regiono kaj ili komencis realigi ĝin en la jaro 1941. Post alveno de Reinhard Heydrich en funkcion de reprezentanta regna protektoro rapidiĝis preparoj de forloĝigo de pluaj regionoj. Kiel la unua estis elektita spaco, kiu situis meze de la ĉeĥa parto de Protektorato, kaj per ĝia germanigo devis estiĝi germanan teritorio meze de koneksa ĉeĥa enloĝigo. Konsisto de la plano estis ankaŭ la plena forloĝigo de Benešov, el kiu devis fariĝi ŝtato SS-Stadt Böhmen.[2] Samtempe estiĝis kadraj planoj por kreo de koneksa germana enloĝigo de Plzeň ĝis Jihlava, kiuj devis esti komencitaj sekve.[3]

    Historiaj koneksoj

    [redakti | redakti fonton]

    La limigado de limoj de la regiono komencis fine de la jaro 1941 kaj limigitaj informoj pri la plano eskapis inter la loĝantaro komence de la jaro 1942. La forloĝigo de la granda regiono estis ĝenerala ekzameno por pluaj planoj. La realigo estis komencita komence de la jaro 1942, kiam la militaj eventoj evoluiĝis por Germanio tre espereble. La propra forloĝigado komencis nur post atenco kontraŭ Heydrich. La plano estis finita en la jaro 1944 dum soldata situacio, kiu estis tute mala ol dum ĝia komenco.

    Municipo Inkluzive de domaroj Dato de forloĝigo Zono Juĝeja distrikto Noto
    Blaženice Měřín 1942-09-15 I. Neveklov
    Dalešice 1942-09-15 I. Neveklov
    Hostěradice Rakousy 1942-09-15 I. Jílové
    Hradištko Pikovice, Brunšov 1942-09-15 I. Jílové
    Jablonná Nebřich 1942-09-15 I. Neveklov
    Kamenný Přívoz 1942-09-15 I. Neveklov parto de municipo
    Krňany 1942-09-15 I. Neveklov
    Podělusy 1942-09-15 I. Neveklov
    Rabyně Loutí, Nedvězí 1942-09-15 I. Neveklov
    Teletín 1942-09-15 I. Neveklov
    Třebsín Závist 1942-09-15 I. Neveklov
    Tuchyně Lhota, Maskovice 1942-09-15 I. Neveklov municipo en du zonoj
    Vysoký Újezd Větrov 1942-09-15 I. Neveklov
    Břežany Vensov 1942-10-15 I. Neveklov
    Lešany Nová Ves 1942-10-15 I. Neveklov
    Bělice Netluky 1943-04-01 II. Neveklov
    Bukovany Vidlákova Lhota, Buková Lhota 1943-04-01 II. Benešov
    Chářovice Dunávičky 1943-04-01 II. Neveklov
    Chleby Dunávice 1943-04-01 II. Neveklov
    Chrášťany Benice, Černíkovice, Lipka, Ouštice, Soběšovice 1943-04-01 II. Neveklov
    Konopiště Chlístov, Zbožnice, Žabovřesky 1943-04-01 II. Benešov municipo en du zonoj
    Krusičany Hamry 1943-04-01 II. Neveklov
    Nespeky sole domaro Hvozdec 1943-04-01 II. Benešov parto de municipo
    Netvořice 1943-04-01 II. Neveklov
    Pecerady Hůrka, Větrov 1943-04-01 II. Benešov
    Poříčí nad Sázavou 1943-04-01 II. Benešov parto de municipo
    Stranný Mlékovice, Radslavice 1943-04-01 II. Neveklov municipo en du zonoj
    Tuchyně Všetice 1943-04-01 II. Neveklov municipo en du zonoj
    Týnec nad Sázavou 1943-04-01 II. Benešov parto de municipo
    Úročnice 1943-04-01 II. Benešov
    Václavice Vatěkov 1943-04-01 II. Benešov
    Benešov 1943-04-15 Benešov parto de municipo okcidente de fervojo
    Sedlčany 1943-08-01 Sedlčany
    Červený Hrádek Lhotka, Vítěž 1943-10-31 IV. Sedlčany parto de municipo
    Dublovice 1943-10-31 IV. Sedlčany
    Hořetice Brdečný, Hodětice, Hůrka 1943-10-31 IV. Neveklov
    Hrachov sole domaro Buzice 1943-10-31 IV. Sedlčany parto de municipo
    Kňovice Kňovičky, Úsuší 1943-10-31 IV. Sedlčany
    Křepenice 1943-10-31 IV. Sedlčany
    Líchovy Bučily, Zvírotice 1943-10-31 IV. Sedlčany parto de municipo
    Nalžovice Chlum, Nová Ves 1943-10-31 IV. Sedlčany
    Nalžovické Podhájí Hluboká, Oboz 1943-10-31 IV. Sedlčany
    Osečany Velběhy 1943-10-31 IV. Sedlčany municipo en du zonoj
    Prosenická Lhota Břišejov, Luhy, Prosenice 1943-10-31 IV. Sedlčany municipo en du zonoj
    Příčovy 1943-10-31 IV. Sedlčany
    Radíč Dubliny, Hrazany, Žďár 1943-10-31 IV. Sedlčany
    Sestrouň Hradišťko, Zberaz 1943-10-31 IV. Sedlčany
    Suchdol 1943-10-31 IV. Sedlčany
    Štětkovice Chrastava 1943-10-31 IV. Sedlčany parto de municipo, municipo en du zonoj
    Blažim 1943-12-31 III. Neveklov
    Bystřice 1943-12-31 III. Benešov parto de municipo okcidente de fervojo
    Jírovice Hůrka, Chvojen, Jarkovice, Semovice 1943-12-31 III. Benešov
    Konopiště Pomněnice 1943-12-31 III. Benešov municipo en du zonoj
    Krchleby 1943-12-31 III. Neveklov
    Křečovice Skrýšov, Zhorný 1943-12-31 III. Neveklov
    Nahoruby Poličany 1943-12-31 III. Neveklov
    Nesvačily Petrovice 1943-12-31 III. Benešov
    Neštětice Doloplazy, Chvojínek 1943-12-31 III. Neveklov
    Neveklov Dubovka 1943-12-31 III. Neveklov
    Osečany Paseky 1943-12-31 III. Sedlčany municipo en du zonoj
    Přibyšice Kožlí 1943-12-31 III. Benešov
    Stranný Borovka, Břevnice, Heroutice, Hůrka Kapinos, Spolí, Tloskov, Zádolí, Zárybnice 1943-12-31 III. Neveklov municipo en du zonoj
    Tisem 1943-12-31 III. Benešov
    Tvoršovice Mlýny 1943-12-31 III. Benešov
    Vlkonice Strážovice 1943-12-31 III. Neveklov
    Zahrádka Bezejovice, Dlouhá Lhota, Libeč, Zaječí, Zálesí 2. díl 1943-12-31 III. Neveklov
    Zderadice Mstětice, Řehovice, Tikovice, Vráce, Záhoří 1943-12-31 III. Neveklov
    Živohošť Ústí 1943-12-31 III. Neveklov parto de municipo
    Božkovice Radošovice, Tožice 1944-04-01 V. Votice
    Drachkov Zahořany 1944-04-01 V. Votice
    Křešice sole domaroj Podolí, Slavkov 1944-04-01 V. Votice parto de municipo
    Maršovice Podmaršovice, Zálesí 1. díl 1944-04-01 V. Neveklov
    Minartice Sledovice 1944-04-01 V. Votice
    Olbramovice sole domaro Zahradnice 1944-04-01 V. Votice parto de municipo
    Prosenická Lhota Klimětice 1944-04-01 V. Sedlčany municipo en du zonoj
    Rudoltice Hůrka, Libohošť, Manělovice 1944-04-01 V. Votice
    Šebáňovice Sedlečko, Strnadice 1944-04-01 V. Neveklov
    Štětkovice Bořená Hora 1944-04-01 V. Sedlčany parto de municipo, municipo en du zonoj
    Vrchotovy Janovice Braštice, Janovice, Mrvice 1944-04-01 V. Votice parto de municipo

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. (1944) SS - Truppenűbungsplatz Beneschau bei Prag (maßstab 1:10 000) (germane).
    2. Hertl, Jan, "Dějiny vystěhovaného kraje mezi Vltavou a Sázavou za okupace v letech 1942-1945".
    3. Staněk, Stanislav, "Evakuace území mezi Vltavou a Sázavou za okupace".

    Litaraturo

    [redakti | redakti fonton]
    • Neradová, Jitka. (2009) Odnikud nikam. Jalna. ISBN 978-80-86396-39-2. Okazintaĵo de familio el Ouštice (centro de forloĝigita regiono)

    Rilataj artkoloj

    [redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]