Forsterito
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f5/Forsterite_on_Sanidine_-_Ochtendung%2C_Eifel%2C_Germany.jpg/230px-Forsterite_on_Sanidine_-_Ochtendung%2C_Eifel%2C_Germany.jpg)
Forsterito (Mg2SiO4; komune mallongigita kiel Fo; konata ankaŭ kiel blanka olivino) estas magnezi-riĉa finmembro de la solidsolva serio de olivino. Ĝi estas izomorfa kun la fer-riĉa finmembro, fajalito. Forsterito kristaliĝas en la romba kristalsistemo (spacgrupo Pbnm) kun ĉelparametroj a 4.75 Å (0.475 nm), b 10.20 Å (1.020 nm) kaj c 5.98 Å (0.598 nm).[1]
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/19/Forsterite_orange_-_Ochtendung%2C_Eifel%2C_Germany.jpg/220px-Forsterite_orange_-_Ochtendung%2C_Eifel%2C_Germany.jpg)
Forsterito estas asocia kun magmaj kaj metamorfaj rokaĵoj kaj troviĝis ankaŭ en meteoritoj. En 2005 ĝi estis trovita ankaŭ en polvo el kometo reatingita pere de la Kosmosondilo Stardust (Stelpolvo).[2] En 2011 ĝi estis observita kiel fajnaj kristaloj en la polvonuboj de gaso ĉirkaŭ forminta stelo.[3]
Du polimorfoj de forsterito estas konataj: nome ŭadslejito (ankaŭ ortoromba) kaj ringvudito (izometria). Ambaŭ esta konata ĉefe el meteoritoj. Peridoto estas la gema variaĵo de forsterita olivino.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Klein, Cornelis; Hurlbut, Cornelius, Jr. (1985). Manual of Mineralogy (20a eld.). Wiley. pp. 373–375. ISBN 978-0-471-80580-9.
- ↑ (2005) “Supernova olivine from cometary dust”, Science 309 (5735), p. 737–741. doi:10.1126/science.1109602. Bibkodo:2005Sci...309..737M.
- ↑ Spitzer sees crystal 'rain' in outer clouds of infant star, Whitney Clavin and Trent Perrotto, Physorg.com, 27a de Majo, 2011. Alirita en Majo 2011