Fortuna (ludo)
Fortuna estas finnlanda tabulludo evoluigita fare de Juho Jussila. En lia fabriko en Jyväskylä, la fabrikado de la Fortuna ludo komenciĝis en 1926.
En la ludo, pilkoj estas trafataj per bastono. Kiom da poentoj la ludanto ricevas dependas de kie la pilkoj ĉesas moviĝi. Sur suba parto de la tabulo estas tri tiaj najloj, ke se pilko tuŝas iun el ili kaj poste iras al la suba pinto, oni rajtas kaj devas trafi tion denove. Oni povas ludi aŭ tiel ke la persono kun la plej multaj poentoj gajnu aŭ tiel ke la persono kun la malplej poentoj gajnu. La versio, kie la persono kun la malplej poentoj gajnas, estas en la finna lingvo misäärifortuna.
Unu motivo de Jussila, kiam li kreis la ludon, estis ke ĝi instruu matematikon.
La ludo iom similas al la ludo Bagatelle, nomita laŭ la kastelo Château de Bagatelle en la parko Bois de Boulogne de Parizo, kie ĝi publike prezentiĝis al la franca reĝo Ludoviko la 16-a en 1777. Ĉar tamen la simileco estas nur supraĵa kaj la du ludoj ne identas, rekomendindas konsideri la du ludojn vere sendependaj temoj.