Grupo Unio Centrista (franca senato)
Grupo Unio Centrista | |
---|---|
Groupe Union Centriste | |
![]() | |
frakcio | |
Lando | ![]() |
Ĉambro | Senato |
Estro | François Zocchetto Senatano de Mayenne |
Partio(j) | UDI MoDem |
Ideologio | liberalismo |
Senatanoj |
56 / 348 |
Retejo | www.unioncentriste-senat.fr |
La Grupo Unio Centrista, franclingve "Groupe Union Centriste", antaŭe Frakcio Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj - UC (franclingve "Union des démocrates et indépendants - Union Centriste" aŭ UDI-UC) estas franca parlamenta frakcio, ariganta en la Senato senatanojn de Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj kaj de Demokrata Movado (MoDem). En julio 2014 ĝi enhavis 31 membrojn, kaj en julio 2024 havis 56.
Prezento
[redakti | redakti fonton]La frakcio devenas de la frakcio Popolaj respublikanoj konsistigita en 1959, de la administra konsistigo de la Demokratia Centro (ekvivalenta al samnoma frakcio en la Nacia Asembleo), la du fandiĝis en 1965 en la « frakcio de Popolaj respublikanoj kaj de Demokratia Centro » (RPCD)[1],[2].
Okaze de la franca prezidanta baloto de 1965, la kandidato el la Popola Respublikana Movado Jean Lecanuet devigis rebaloton al la generalo Charles de Gaulle kun 15,57 % de la voĉoj.
La centristoj aliĝis al la prezidenta plimulto en du sinsekvaj ondoj en 1969 kaj 1974, antaŭ ol reiri en opozicio ekde la prezidenta baloto de 1981.
Post la senatanaj balotoj de 2011, iuj senatanoj de la Radikala Partio aŭ de La Moderna Maldekstro, kiuj sidis ĝis nun en la Frakcio UMP aŭ Eŭropa Demokratia kaj Sociala Frakcio (RDSE), kuniĝis kun la Centrisma Unuiĝo : tiam la frakcio prenis la nomon « Centrisma kaj Respublikana Unuiĝo » (UCR).
La senatanoj de la Centrisma Unuiĝo estas nun tiel disaj :
- 7 membroj de la Centrisma Alianco (AC) kaj 4 de la Demokrata Movado (MoDem), du movadoj, kiuj adoptis aŭtonoman politikan pozicion kaj subtenis la kandidaton en 2012 de François Bayrou por la prezido de la respubliko ;
- 11 membroj de la Nova Centro (NC), 5 de la Radikala Partio (RAD) kaj 1 de La Moderna Maldekstro (LGM), tri movadoj asociitaj en la Respublikana, Ekologiisma kaj Sociala Alianco (ARES) kaj forte ligitaj al Unuiĝo por Popola Movado (UMP) en la prezidenta plimulto ;
- 2 Diversaj dekstruloj (DVD) kaj 1 sendependulo[3],[4].
La 23-an de oktobro 2012, sekve de la fondo de la partio Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) fare de de Jean-Louis Borloo, al kiu aliĝis 28 el la 31 senatanoj de UCR (poste 29 el la 32, post la aliĝo de Chantal Jouanno), la frakcio prenis la nomon « Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj - UC » (UDI-UC)[5].
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Konsisto de la parlamentaj frakcioj en la Senato de la 5-a Respubliko (februaro 2009). Alirita la 7-an de novembro 2013 .
- ↑ Tempolinio de la centrisma frakcio en la Senato. Alirita la 7-an de novembro 2013 .
- ↑ . Por la financado de la politikaj partioj por 2009, 19 senatanoj deklaris sian ligon al MoDem kaj 10 al "Fetia Api" : cf. Dekreto n° 2009-92 de la 27-a de januaro 2009 por la apliko de la artikoloj 9 kaj 9-1 de la leĝo 88-227 de la 11-a de marto 1988 pri la financa travidebleco de la politika vivo
- ↑ « Prezento de la frakcio centrisma Unuiĝo (UC) en la Senato » sur la interretejo "ipolitique.fr"
- ↑ Prezento de la parlamentaj frakcioj en la Senato, oficiala interretejo de la Senato, alirita la 25-an de oktobro 2012
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Senatanaj balotoj de 2011
- Centrisma Alianco (AC)
- Nova Centro (NC)
- Demokrata Movado (MoDem)
- Unuiĝo por la Franca Demokratio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Interretejo de la frakcio Centrisma Unuiĝo (france)
- la frakcioj en la Senato (france)
- Listo de senatanoj laŭ frakcio Arkivigite je 2010-06-23 per la retarkivo Wayback Machine (france)
|