La Moderna Maldekstro (Francio)
La Moderna Maldekstro | |
---|---|
La Gauche moderne | |
(partio) | |
Emblemo de La Moderna Maldekstro | |
partio | |
Lando | Francio |
Estro | Jean-Marie Bockel (prezidanto) |
Fondiĝo | 2007 |
Ĉefa sidejo | 89, bulvardo de Magenta 75010 Parizo |
Koloro(j) | violkolora |
Ideologio | Socialliberalismo |
Senatanoj |
François Zocchetto (Centrisma Alianco(AC)) 1 / 348 |
Eŭropdeputitoj |
Joseph Daul (Eŭropa Popola Partio (PPE)) 2 / 72 |
Retejo | http://www.lagauchemoderne.org |
La Moderna Maldekstro (france "La Gauche moderne" aŭ LGM) estas franca politika partio fondita de Jean-Marie Bockel, eksa ano de la Socialisma Partio kaj eksa subministro pri justico. Postulanta esti maldekstre centra kaj socialliberala, ĝi enskribiĝis en la prezidenta majoritato en la mandato de Nicolas Sarkozy, sin deklaranta "malsama sed fidela"[1]. Ĝi estas un el la postsekvantoj de interna parto de la PS kun la sama nomo, same kiel Manuel Valls, kiu restis en PS kaj kiuj postulis esti blairisma. En junio 2011, LGM partoprenis en la fondo de La Respublika, Ekologiisma kaj Sociala Alianco (ARES), en kiu Gille Casanova estos ĝia reprezendanto.
En 2009, La Moderna Maldekstro postulis 1 500 anojn[2]. Tiu nombro forte malkreskis ĝis kelkaj centetoj fine de 2011, sekve de la majoritata skismo kondukita de Michel Suchod kaj Gilles Casanova, kiuj fine kreos la partion La Moderna kaj Respublika Maldekstro, konservante la sidejon je 89 bulvardo de Magenta kaj duonon de la monrimedoj de LGM, per rompa protokolo jure akceptita de la du partoj. LGM estis parto de la partioj kiuj estis je la origino de la Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) en oktobro 2012. La 8-an de decembro, La Moderna Maldekstro subskribis partnerecan kontrakton kun la Radikala Partio[3].
La Moderna Maldekstro estas finance helpata de la Unuiĝo por Popola Movado (UMP) : en 2008, ĝi ricevis 100 000 eŭrojn de la partio de Nicolas Sarkozy[4].
Eŭropaj balotoj de 2009
[redakti | redakti fonton]La Moderna Maldekstro subtenis la listojn de UMP, aniĝinta al la Eŭropa Popola Partio.
La partio prezentis kandidatojn en ĉiuj distriktoj de la metropola Francio :
- Marielle Gallo (4-a rango) kaj Marc d’Here (19-a rango) en la francilia distrikto
- Michèle Striffler (4-a rango) kaj Malika Gautie (10-a rango) en la orienta distrikto
- Yves Urieta (7-a rango) en la sudokcidenta distrikto
- Patricia Larnaudie (15-a rango) kaj Djamel Keriche (18-a rango), en la sudorienta distrikto
- Brigitte Mauroy (10-a rango) kaj Simon-Pierre Trezeguet (19-a rango) en la nordokcidenta distrikto
- Doris Madingou (10-a rango) en la okcidenta distrikto
La 7-an de junio 2009, estis elektitaj eŭropaj deputitoj : Marielle Gallo kaj Michèle Striffler, kiuj sidas en la Eŭropa Parlamento en la grupo Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj.
Prezidanta baloto de 2012
[redakti | redakti fonton]La 7-an de aprilo 2011, Jean-Louis Borloo anoncis, en ĉeesto de Jean-Marie Bockel, la fondon de « Respublika, Ekologiisma kaj Sociala Alianco », kiu arigus « antaŭ la somero » plurajn politikajn movadojn dekstre centraj (Radikala Partio, Nova Centro) kaj maldekstre centraj (La Moderna Maldekstro). Tiu movado starus kiel « alternativo al la Socialisma Partio (PS) kaj al la Unuiĝo por Popola Movado (UMP) ». Li asertis ke la Alianco devus havi kandidaton por la prezidanta baloto de 2012. La oficiala nomo de tiu nova partio estis malkovrita de Yves Jégo la 13-an de majo 2011 : La Respublika, Ekologiisma kaj Sociala Alianco (ARES).
Jean-Louis Borloo fine rifuzis prezenti sin kaj La Moderna Maldekstro decidis subteni la kandidaton Nicolas Sarkozy la 24-an de marto 2012[5]. Tiu decido publikigita de Jean-Marie Bockel, sen kunvoko de la estraro de LGM estigis la skismon de la movado. Michel Suchod, Gilles Casanova, Yves Urieta forlasis LGM kaj lanĉis vokon por alia vojo por moderna maldekstro. Ankaŭ multaj lokaj strukturoj forlasis LGM, kiel ankaŭ, la 18-an de marto 2012, du adjunktoj al la urbestro de Mulhouse : Hakim Mahzoul kaj Mevlüde Gündüz. Michel Suchod, Gilles Casanova kaj plej multaj disidentoj ariĝis en aprilo 2012 en nova movado : La Moderna kaj Respublika Maldekstro.
Nacia estraro
[redakti | redakti fonton]La anoj de la konstanta komitato estas :
- Prezidanto : Jean-Marie Bockel
- Proparolanto : Daniel Marsin
- Ĝenerala delegito, delegita al la federacioj : Christian Debève. Li restas en La Moderna Maldekstro sed voĉdonis por François Hollande.
- Kunordigantino de laborgrupoj kaj de klerigado : Brigitte Mauroy
- Komisiito pri internaciaj rilatoj kaj gazetaro : Emmanuel Dupuy
- Kasisto: Patrick Compte
Aliaj anoj :
- Jean-Loup Dujardin
- Simon-Pierre Trézéguet
- Valérie Raimbault
- Paul Baquiast
Elektitoj
[redakti | redakti fonton]- Senatanoj : Jean-Marie Bockel
- Eŭropaj deputitoj : Marielle Gallo, Michèle Striffler
- Regionaj konsilianoj : Catherine Zuber (Alzaco), Chantal Risser (Alzaco), Brigitte Mauroy (Nord-Pas-de-Calais), Louis-Bertrand Grondin (Reunio), Daniel Marsin (Gvadelupo)
- Prezidanto de komunumo : Jean-Marie Bockel (Mulhouse Alsace Agglomération)
- Urbestroj : Francis Lépinette (Ségrie), Bernard Hellal (Margny-lès-Compiègne), Michel Barre (Ignaŭ)
Elstaruloj
[redakti | redakti fonton]- Paul Baquiast, skribisto
- Jean-Marie Bockel, prezidanto de la movado, eksa urbestro de Mulhouse, eksa ministro, senatano en Haut-Rhin
- Thierry Coudert, eksa estro de asistantaro de Brice Hortefeux (ministro pri enlandaj aferoj)
- Marielle Gallo, eŭropa deputitino
- Gaston Kelman, skribisto
- Daniel Marsin, proparolanto de la movado, eksa senatano kaj regiona konsiliano de Gvadelupo
- Georges Othily, eksa senatano, eksa prezidanto de la regiona konsilio de Gvadelupo
- Olivier Poivre d'Arvor, skribisto kaj diplomato, frato de Patrick Poivre d'Arvor
- Michèle Striffler, eŭropa deputitino
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ « Bockel fondas la partion La Moderna Maldekstro kaj alianciĝas al UMP »[rompita ligilo], semajna gazeto Challenges, la 26-an de septembro 2007.
- ↑ « La Moderna Maldekstro ne devas esti sektema », gazeto Le Figaro, la 19-an de aŭgusto 2009
- ↑ La Radikala Partio aliĝas al UDI, gazeto "Le Figaro"
- ↑ David Le Bailly, « La dorlotitoj kaj maldorlotitoj de UMP » Arkivigite je 2010-09-05 per la retarkivo Wayback Machine, monata gazeto Paris Match, la 22-an de decembro 2009.
- ↑ La Moderna Maldekstro subtenas Sarkozy-n, gazeto Le Figaro, la 24-an de marto 2012.