Kaledonio kune
Kaledonio Kune | |
---|---|
Calédonie ensemble | |
partio | |
Estro | Philippe Gomès |
Ĝenerala sekretario | Philippe Michel |
Ĝeneralaj vicsekretarioj | Sonia Lagarde - Hélène Iekawé - Michel Lasnier |
proparolantoj | Philippe Dunoyer - Gérard Poadja |
Membroj de la registaro de Nov-Kaledonio | Sonia Lagarde kaj Philippe Gomès (deputitoj) |
Fondiĝo | 11-a de oktobro 2008 |
Ĉefa sidejo | 40, rue de la Respubliko 98800 Numeo |
Koloro(j) | blua, oranĝkolora |
Ideologio | Centre dekstra, socialliberalismo, aŭtonomismo, kontraŭsendependismo |
Asembleo |
15 / 54 |
Suda provinco |
16 / 40 |
Norda provinco |
3 / 22 |
Provinco de insuloj |
0 / 14 |
Deputitoj |
2 / 577 |
Retejo | http://www.caledonie-ensemble.com |
Kaledonio Kune (france "Calédonie ensemble") estas centre dekstra politika partio de Nov-Kaledonio, oficiale fondita okaze de sia fonda kongreso de Kuendu Beach en la kvartalo Nouville en Numeo la 11-an de oktobro 2008. Ĝi estis fondita de disidentoj de Estonteco Kune, kontraŭsendependisma partio fondita en 2004 kaj sola por regi ĝis en 2007, kiuj volas esti la defendantoj de la origina ideologio de tiu lasta movado. GHvidataj de la prezidanto de la suda provinco Philippe Gomès, ili riproĉis al Estonteco Kune, sub estrado de Didier Leroux kaj Harold Martin, estis fariĝinta « la politika ostaĝo » de La Kuniĝo-UMP.
De la malnova Estonteco Kune, Kaledonio Kune prenis la plimulton de siaj elektitoj en la Asembleo de la suda provinco (16 el 20) kaj do al la Asembleo (12 el 17). Tamen, la 4 membres elektitaj por la frakcio ankoraŭ unuiĝinta de Estonteco Kune en 2007 (kaj aparte la plenuma prezidanto, Harold Martin), kaj la unika elektito en 2004 de la partio en la norda provinco (Armande Duraisin), restis fidelaj al Didier Leroux.
Elektitoj
[redakti | redakti fonton]Parlamentanoj
[redakti | redakti fonton]Kaledonio Kune havas, ekde la deputitaj balotoj de la 17-a de junio 2012, la du seĝojn de deputito reprezentantoj de Nov-Kaledonio en la Nacia Asembleo, kun :
- en la 1-a distrikto : Sonia Lagarde (anstataŭantino : Hélène Iekawé),
- en la 2-a distrikto : Philippe Gomès (anstataŭanto : Gérard Poadja).
Ili sidas en la centre dekstra frakcio de Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI).
En la registaro
[redakti | redakti fonton]En la Asembleo
[redakti | redakti fonton]La 29-an de aŭgusto 2012, la kandidato de Kaledonio Kune, Gérard Poadja, estis elektita prezidanto de la Asembleo por unujara mandato per 28 voĉoj kontraux 25 al la eliranto Rock Wamytan, kandidato de la partioj FLNKS kaj UNI, en la 3-a balotvico.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala interretejo Arkivigite je 2017-09-26 per la retarkivo Wayback Machine