Saltu al enhavo

Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (franca parlamenta frakcio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI)
Union des démocrates et indépendants (UDI)
(Frakcio de la nacia Asembleo)
parlamenta grupo de la franca nacia asembleo
Lando  Francio
Ĉambro nacia Asembleo
Parlamenta(j)
periodo(j)
14-a parlamenta periodo de la kvina Respubliko
Estro Jean-Louis Borloo
Deputito de la departemento Nord
Partio(j) Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) :
Nova Centro (NC)
Radikala Partio
Forto Eŭropa Demokrata (FED)
Alianco Centrisma (AC)
Tahoeraa huiraatira
Kaledonio Kune
Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj
Diversa Dekstro
Seĝoj
30 / 577
vdr

La grupo Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) (france groupe "Union des démocrates et indépendants") estas franca centra-dekstra parlamenta grupo de partioj en la nacia Asembleo kreita la 26-an de junio 2012, en la tago de la malfermo de la 14-a parlamenta periodo de la kvina Respubliko, de deputitoj el Radikala Partio (PR), el Nova Centro (NC), el Alianco Centrisma (AC), el Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj (CNIP) kaj el Diversa Dekstro (DVD), surbaze de Unuiĝo de Radikaluloj, Centristoj, Sendependuloj kaj Demokratoj (URCID). Jean-Louis Borloo estis elektita kiel prezidanto de la grupo, kaj la eksiĝinta ministro pri ŝtatoficistaro, estro de grupo "Nova Centro" de 2007 ĝis 2011, François Sauvadet, fariĝis vicprezidanto. Ĝi utilis kiel bazo por la kreo de samnoma partio, ariganta tiujn diversajn politikajn movadojn, la 18-an de septembro 2012.

La grupo deklaris intenci kunlabori kun Unuiĝo por Popola Movado (UMP) en la opozicia kampo, sed ne ekskludis voĉdoni iujn leĝproponojn de la plimulto[1]. La 26-an de junio 2012, la anoj de UDI voĉdonis blanke okaze de la elekto de la prezidanto de la nacia asembleo en kiu konkuris Claude Bartolone (Socialisma Partio (PS), elektita) kaj Bernard Accoyer (UMP, eksiĝinta prezidanto)[2].

Origine konsistanta el 12 anoj (5 el Radikala Partio el la 12 elektitaj, sed ankaŭ 5 el la 12 deputitoj de Nova Centro kontraŭantaj Hervé Morin kaj kondukitaj de Jean-Christophe Lagarde]kaj François Sauvadet, kaj 2 el Diversa Dekstro, Jean-Christophe Fromantin, kaj François-Xavier Villain, eksa vicprezidanto de Ekstaru La Respubliko[3]), al kiuj aldoniĝis unue la tri polineziaj deputitoj proksimaj al Gaston Flosse[4]. La 20-an de junio 2012, fronte al tiu movo, Hervé Morin kaj ties partizanoj decidis aliĝi al la nova parlamenta grupo[5], kaj la 2 novkaledoniaj deputitoj de Kaledonio Kune.

Laŭlonge de la tagoj antaŭ la kreo de la grupoj, pluraj aliaj deputitoj enskribiĝis, aparte Gilles Bourdouleix (prezidanto kaj unika deputito de Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj (CNIP)), la du deputitoj de Alianco Centrisma (AC) de Jean Arthuis, kaj Yannick Favennec, ano de UMP.

La 18-an de septembro 2012, la radikala deputito Michel Zumkeller forlasis la grupon UMP kaj aliĝis al la grupo UDI. Li ne aliĝis plu frue ĉar li timis «etan batalon de estroj je 15». Konstatante ke la unuiĝo ŝajnis vere okazi, li fine aliĝis la ariĝon.

Konsisto fine en la parlamenta periodo 2012 ĝis 2017:

  • Deputitoj Radikala Partio (6 el 12)
    • Jean-Louis Borloo, Yves Jégo, Bertrand Pancher, Franck Reynier, Arnaud Richard kaj Michel Zumkeller, de la 18-a de septembro 2012
  • Deputitoj Forto Eŭropa Demokrata (FED) (4 el 4)
  • Deputitoj Nova Centro (8 el 8)
    • Charles de Courson, Stéphane Demilly, Francis Hillmeyer, Maurice Leroy, Hervé Morin, Rudy Salles, Francis Vercamer, Philippe Vigier
  • Deputitoj Tahoeraa (3 el 3)
  • Édouard Fritch, Jonas Tahuaitu, Jean-Paul Tuaiva
  • Deputitoj Alianco Centrisma (2 el 2)
    • Thierry Benoit, Philippe Folliot
  • Deputitoj Diversa Dekstro (5)
    • Yannick Favennec-Becot (eksa Union pour un mouvement populaire, UMP), Jean-Christophe Fromantin (Territoires en mouvement, TeM), Meyer Habib, de la 10-a de junio 2013, Michel Piron (eksa UMP), de la 15-a de februaro 2013, François-Xavier Villain (eksa Debout la République, DLR)

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. france Borloo ne ekskludas voĉdoni iujn leĝproponojn de la registaro. Arkivita el la originalo je 2015-10-02. Alirita 2014-04-03 .
  2. Claude Bartolone elektita prezidanto de la nacia Asembleo. Alirita la 26-an de junio 2012 .
  3. Cambrai : François-Xavier Villain en la grupo de Borloo en la nacia Asembleo. Alirita la 26-an de junio 2012 .
  4. Borloo aliĝita de la polineziaj deputitoj. Alirita la 26-an de junio 2012 .
  5. Hervé Morin aliĝis al Borloo por « eviti centrisman diasporon ». Arkivita el la originalo je 2021-03-07. Alirita la 26-an de junio 2012 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]