François Huber
François Huber | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de julio 1750 en Ĝenevo |
Morto | 22-an de decembro 1831 (81-jaraĝa) en Laŭzano |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Pregny-Chambésy • Laŭzano • Ĝenevo • Petit-Saconnex |
Ŝtataneco | Svislando (1815–) Respubliko de Ĝenevo (1813–1815) Francio (1798–1813) Respubliko de Ĝenevo (–1798) ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Patro | Jean Huber ![]() |
Frat(in)o | Jean-Daniel Huber (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Marie-Aimée Lullin (en) ![]() ![]() |
Infano | Pierre Huber (en) ![]() ![]() |
Parencoj | Jean Huber Saladin (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | entomologo abelisto natursciencisto ![]() |
François HUBER (naskiĝinta la 2-an de julio 1750 en Ĝenevo, mortinta la 21-an de decembro 1831 en Lozano; kromnomate Abela Hubero) estis svisa naturscienculo. Patro lia estis la pentristo Jean Huber.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Frue blinduliĝinte li dediĉis sin al la vivkondiĉoj de la abeloj kaj dungis la serviston François Burnens kaj ties filon kaj poste la edzinon kaj la propran filon kiel observistojn. Ili aŭskultu la abelojn en abelujoj konstruitaj el vitro.
El la harmoniantaj rezultoj de la observintoj Huber tiris siajn konkludojn, kiujn li publikigis en la verko »Nouvelles observations sur les abeilles« (1792). Kun Jean Senebier li ankaŭ laboris pri la ĝermo de la semoj kaj skribis »Mémoire sur l'influence de l'air et des diverses substances gazeuses dans la germination de différentes plantes« (Ĝenevo 1801).
Lia filo Jean Pierre Huber kontinuigis la bestet-observadojn laŭ la ekzemplo de la patro, i.a. de burdoj, de segilmuŝoj, de skaraboj, kaj ĉefe de formikoj al kiuj li dediĉis verkon jenan: »Recherches sur les mœurs des fourmis indigènes« (Parizo 1810).
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 588 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- René Sigrist: "Huber, François", ĉe: Dictionnaire historique de la Suisse, (tie ĉi interrete[rompita ligilo])
- versio angla de la ĉefverko de Huber pri abeloj