François Pompon
Aspekto
François Pompon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de majo 1855 en Saulieu |
Morto | 6-an de majo 1933 (77-jaraĝa) en 7-a arondismento de Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | École nationale supérieure des arts décoratifs (en) Beaux-Arts School of Dijon (en) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto medalisto artisto |
Verkoj | Blanka urso |
François Pompon (naskiĝis la 9-an de majo 1855 en Saulieu, mortis la 6-an de majo 1933 en Parizo) estis franca skulptisto.
Li naskiĝis en Saulieu, urbo apud Dijon. Li translokiĝis al Parizo kie li laboris kiel asistanto de Auguste Rodin. Li estas konata pro siaj skulptaĵoj de bestoj, pluraj el ili estas ekspoziciitaj en Musée d'Orsay. Lia stilo estas karakterizita per la simpleco de liaj verkoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Cosette portanta sitelon, Domo de Victor Hugo
- Malgranda bruna urso (1918), Musée d'Orsay
- Blanka urso, Musée d'Orsay
- La Ondo, Muzeo Rodin (kun Camille Claudel)
- La skulptisto kaj ties Muzo, Muzeo Rodin (kun Auguste Rodin)
- Nana kokino
Ekzistas ankaŭ muzeo François Pompon en Saulieu kun la sekvaj verkoj:
- Kapo de urso
- Cosette
- Paroĥestro de Saulieu
- Apro el bronzo (1925)
- Kolombo ĉe nesto (1926)
- Pantero (1926)
- Pelikano el gipso (1924)
- Fazano el gipso (1933)
- Pantero el gipso
- Talpo
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Blanka urso
-
Virbovo
-
Apro
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Musée François Pompon Arkivigite je 2022-02-10 per la retarkivo Wayback Machine