Saltu al enhavo

Franca-nederlanda milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franca-Nederlanda Milito
Ludoviko la 14-a transirante la Rejnon
milita konflikto
Daŭro: 16721678
Loko: Nederlando
Rezulto: Traktato de Nijmegen kaj Traktato de Westminster
Flankoj
Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Sankta Romia Imperio
Hispanio
Brandenburgio
Francio
Anglio
Svedio
Elektoepiskopujo Kolonjo
Elektoepiskopujo Münster
Komandantoj
Michiel de Ruyter Henri de la Tour d'Auvergne de Turenne
Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé
Forto
Nekonataj 120 000
vdr

La Franca-Nederlanda Milito (franclingve Guerre de Hollande, nederlandlingve Hollandse Oorlog) estis milito inter Francio kaj kvarobla alianco, kiu entenis Brandenburgion, la Sanktan Romian Imperion, Hispanion kaj Nederlandon. La milito finiĝis per la traktato de Nijmegen en 1678, kiu donis al Francio la kontrolon de Franĉ-Konteo (el Hispanio) kaj de kelkaj teritorioj en hodiaŭa Nordo-Kaleza Markolo.

Ankaŭ Francio estris koalicion, kiu entenis precipe Münster kaj Anglion. Ludoviko la 14-a koleriĝis kiam Nederlando rifuzis kunlabori por detrui kaj dividi Hispanan Nederlandon. Ĉar la subteno de la nederlanda armeo estis neglektita ekde 1648, la Francoj facile ĉirkaŭiris la fortreson de Maastricht kaj enpenetris la nederlandan teritorion, kie ili ekokupis Utrecht.

Nederlando ricevis helpon de kelkaj aliancanoj, precipe Brandenburgio kaj la Sankta Romia imperio. Tio, malgraŭ sukcesa sieĝo de Maastricht en 1673, trudis la francan reĝon rezigni siajn invadajn planojn de Nederlando. La milito sekve fariĝis longa, teda konflikto ĉirkaŭ la nordaj limoj de Francio. En 1678 Ludoviko sukcesis dispartigi la kontraŭan koalicion, kaj obtenis grandajn teritoriajn gajnojn en la traktato de Nijmegen.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]