Franca Konsilio de la Islama Kredo
Franca Konsilio de la Islama Kredo | ||
---|---|---|
CONSEIL FRANCAIS DU CULTE MUSULMAN | ||
organizaĵo | ||
Komenco | 2003 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Fondinto(j) | Nicolas Sarkozy vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | deklarita asocio en Francio | |
La Franca Konsilio de la Islama Kredo (france Conseil français du culte musulman, akronime CFCM) estas islama organizaĵo agnoskita fare de la franca registaro kiel la reprezentanto de la tuta islama komunumo en la lando [1].
Ĝi estis establita en 2003 post multaj jaroj da intertraktadoj inter francaj islamanoj kaj ambasadoroj de islamaj landoj kaj la aŭtoritatoj de la Respubliko. Ĝi estas kunmetita de demokratie elektitaj membroj de la ĉefaj francaj islamaj federacioj. Ĝiaj ĉefaj organoj estas la Ĝenerala Asembleo kaj 25 regionaj branĉoj nomitaj Regionaj Konsilioj de Islama Sekto ( Conseils regionaux du culte musulman - CRCM ).
Konsiderita neefika kaj post interna disigo, la CFCM estis nuligita komence de 2023 per la decido de Emmanuel Macron, kiu preferis la Francan Islaman Forumon [1].
La ĉefaj taskoj de la CFCM estas:
- Kunlaboro kun ŝtataj aŭtoritatoj por protekti la interesojn de francaj islamanoj
- Prizorgado de islamaj religiaj konstruaĵoj
- Engaĝiĝi en la ekumena movado
- Organizi la interŝanĝon de datumoj kaj spertoj inter lokaj islamaj komunumoj
Notindas ke en Franca Respubliko ekzistas ekvivalento la katolikoj, protestantoj kaj judoj: la Katolika Eklezio de la lando estas reprezentita fare de la Episkopa Konferenco (Konferenco Episkopara de Francio/Konferenco de la Episkopoj de Francio (france Conférence des Evêques de France)), la protestantoj de la Franca Protestanta Federacio de Eklezioj (france Fédération protestante de France, FPF), kaj la judoj de la Centra Israela Konsistorio (france Consistoire central israélite).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mayanthi Fernando, The Republic’s “Second Religion”: Recognizing Islam in France Arkivigite je 2017-12-26 per la retarkivo Wayback Machine, MERIP.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de CFCM
- Necerta estonteco por islama konsilio de Francio, Reuters la 5an de majo 2008