Francaj deputitaj balotoj de 1877
| ||||||||||||||||||||
Deputitaj balotoj de 1877 | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
533 deputitoj | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Balot-tipo | Deputitaj balotoj | |||||||||||||||||||
Registritoj | 9 948 449 | |||||||||||||||||||
Voĉdonantoj | 8 087 423 | |||||||||||||||||||
81,29 % | 7,1 % | |||||||||||||||||||
Jules Grévy - Respublika Maldekstro | ||||||||||||||||||||
147 | 2 | |||||||||||||||||||
Eugène Rouher - Bonapartistoj | ||||||||||||||||||||
111 | 23 | |||||||||||||||||||
Léon Gambetta - Respublika Unuiĝo | ||||||||||||||||||||
74 | 7 | |||||||||||||||||||
Adolphe Thiers - Centra Maldekstro | ||||||||||||||||||||
66 | 33 | |||||||||||||||||||
Albert de Mun - Legitimistoj kaj klerikalistoj | ||||||||||||||||||||
56 | 11 | |||||||||||||||||||
Albert de Broglie - Orleanistoj | ||||||||||||||||||||
41 | 0 | |||||||||||||||||||
Louis Blanc - Ekstrema maldekstro | ||||||||||||||||||||
38 | 2 | |||||||||||||||||||
Ĉambro de Deputitoj postbalote | ||||||||||||||||||||
La francaj deputitaj balotoj de 1877 ekis la duan parlamentan periodon (1877-1881) de la Tria Respubliko en Francio. Tiu ununoma baloto konsistis el du vicoj kaj okazis en oktobro 1877, konforme al balotleĝo de la 30-a de novembro 1875.
Kunteksto
[redakti | redakti fonton]La unua vico de la baloto estis organizita la 14-an de oktobro 1877[1], post kiam la prezidento de la Respubliko Patrice de Mac Mahon disigis la antaŭan ĉambron.
Okaze de la deputitaj balotoj de 1876, la respublikanoj ja obtenis voĉplimulton. Pro tio Mac Mahon, malgraŭ sia inklino al monarkisma legitimismo, devis nomigi Jules Simon, moderan respublikanon, kiel estron de la nova registaro.
Tiu precipe fraĝila aranĝo daŭris nur unu jaron, ĝis la krizo de la 16-a de majo 1877 kaj la falo de la registaro de Simon. Prezidento Mac Mahon sekve respondis al la tiel nomita manifesto de la 363 per la disigo de la parlamento. Male de lia prognozo, la sekva baloto estis malfavora al li kaj fakte plifortigis la respublikanojn.
Rezulto
[redakti | redakti fonton]La deputitaj balotoj de 1877 estis grava malvenko por la tiama prezidento, ĉar la respublikaj partioj akiris pilmulton da seĝoj. Mac Mahon tiam devis konsenti nomigi Jules Dufaure, moderan respublikanon, kiel estron de la registaro. Post du jaroj, Mac Mahon fine rezignis pro nova malvenko okaze de la senataj balotoj de 1879. Jules Grévy fariĝis la nova prezidento, daŭre instalante la respublikan reĝimon.
Tiu dua parlamenta periodo de la Tria Respubliko (1877-1881) estas daŭre rigardata kiel la apogeo de modera aŭ "oportunema respublikanismo" en Francio. Jules Grévy kaj Jules Ferry, ĝiaj ĉefaj membroj, kunkreis la politikan grupon Respublikan Maldekstron en la Ĉambro de Deputitoj. Dekstre estis la monarkisma kaj bonapartisma opozicioj, kaj maldekstre estis la Respublika Unuiĝo, grupo de pli radikalaj respublikanoj kun Léon Gambetta.
Registaroj
[redakti | redakti fonton]Daŭro de la parlamenta periodo : 7-a de novembro 1877 - 27-a de oktobro 1881.
Prezidento de la Respubliko : Patrice de Mac Mahon ĝis la 30-an de januaro 1879, sekve Jules Grévy.
Prezidento de la Ĉambro de Deputitoj : Jules Grévy (1877-1879), Léon Gambetta (1879-1881).
Registaro | Datoj (daŭro) | Partio(j) | Prezidento de la Konsilio | Kompono | ||
---|---|---|---|---|---|---|
1 | 5-a registaro de Jules Dufaure | 13-a de decembro 1877 - 30-a de januaro 1879 (1 jaro, 48 tagoj) | Respublika Unuiĝo, Respublika Maldekstro, Centra Maldekstro, konstituciistoj kaj liberaloj | Jules Dufaure | 9 ministroj | |
2 | Registaro de William Henry Waddington | 4-a de februaro 1879 - 21-a de decembro 1879 (320 tagoj) | Respublika Unuiĝo, Respublika Maldekstro, Centra Maldekstro | William Henry Waddington | 10 ministroj | |
3 | 1-a registaro de Charles de Freycinet | 28-a de decembro 1879 - 19-a de septembro 1880 (266 tagoj) | Moderaj respublikanoj | Charles de Freycinet | 10 ministroj | |
4 | 1-a registaro de Jules Ferry | 23-a de septembro 1880 - 10-a de novembro 1881 (1 jaro, 48 tagoj) | Jules Ferry | 10 ministres 5 sub-ŝtatsekretarioj |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jean-Marie Mayeur, La vie politique sous la IIIe République, 1870-1940, Paris, 1984, Seuil, pĝ. 65.