Francesc Cambó
Francesc Cambó | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Francesc Cambó | |||||
Naskiĝo | 2-an de septembro 1876 en Verges | ||||
Morto | 30-an de aprilo 1947 (70-jaraĝa) en Bonaero | ||||
Tombo | tombejo Montjuic vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Barcelono vd | ||||
Partio | Regionalist League (en) Catalan Solidarity (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mercè Mallol i Codina (en) (1945–1947) vd | ||||
Infanoj | Helena Cambó i Mallol (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato financisto juristo vd | ||||
Laborkampo | Politiko kaj juro vd | ||||
Aktiva en | Madrido vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Francesc Cambó i Batlle (katalune fɾənˈsɛsk kəmˈbo) (naskiĝis la 2-an de septembro 1876 en Verges, mortis la 30-an de aprilo 1947 en Bonaero) estis kataluna konservista politikisto, fondinto kaj gvidanto de la aŭtonomia partio Lliga Regionalista. Li estis ministro en pluraj hispanaj registaroj. Li ankaŭ subtenis nombron da artaj kaj kulturaj taskoj, specife, la tradukon de klasikaj grekaj kaj latinaj tekstoj en la Katalunan.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Francesc Cambó naskiĝis en Verges en la komarko de Baix Empordà, Katalunio, Hispanio. Li fondis la Lliga Regionalista, regionisman konservisman partion, en 1901. Li estis unu el la unuaj kiuj proponis aŭtonoman sistemon de registaro por Katalunio, kvankam, tiutempe, li nur sukcesis atingi kunfandiĝon de la kvar provincaj entoj en Katalunion (Mancomunitat de Catalunya), kun limigita povo. Li estis elektita membro de la hispana parlamento plurfoje, kaj estis dufoje nomumita ministro en hispana konservisma registaro.
Lia partio, la Lliga, estis la ĉefa reprezentanto de la Kataluna regionisma aŭ naciisma movado. Tamen, en 1931, Esquerra Republicana de Catalunya, maldekstrema naciisma partio, gajnis la elektojn kaj formis la novan aŭtonoman Katalunan registaron (Generalitato de Katalunio).
En la komenco de la Hispana Enlanda Milito, li iris eksterlanden. Dum li komence ne subtenis la fortojn de Francisco Franco, li poste faris tion, timante ke Respublika venko kondukus al maldekstrema Respubliko subtenata de Sovetunio.
Li mortis en Argentino en 1947.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1915: Actuació regionalista
- 1917: El pesimismo español
- 1919: Vuit mesos al ministeri de Foment
- 1924: Visions d'Orient
- 1924: La crise économique anglaise
- 1924: Entorn del feixisme italià
- 1929: La valoració de la pesseta
- 1929: Les dictadures
- 1929: Per la concòrdia
- 1929: España, Cataluña y la Nueva Constitución
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Francesc Cambó en la angla Vikipedio.