Francesca Bonnemaison i Farriols
Francesca | |
---|---|
Kataluna edukistino kaj feministo | |
Persona informo | |
Naskonomo | Francesca Bonnemaison i Farriols |
Naskiĝo | la 12-an de aprilo 1872 en Barcelono Hispanio |
Morto | la 12-an de oktobro 1949 en Barcelono |
Tombo | tombejo Montjuic |
Lingvoj | kataluna • hispana |
Loĝloko | Barcelono • Territet |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Edz(in)o | Narcís Verdaguer i Callís (mul) |
Okupo | |
Okupo | pedagogo politikisto aktivisto pri virinaj rajtoj |
Francesca Bonnemaison i Farriols (naskiĝis la 12-an de aprilo 1872 en Barcelono, mortis la 12-an de oktobro 1949 en Barcelono) estis hispana kataluna edukistino kaj propagandistino de virina edukado en Katalunio. Ŝi establis Biblioteca Popular de la Dona (Popularan Bibliotekon de la Virino), la unuan bibliotekon ekskluzive por virinoj en Eŭropo, en Barcelono en 1909.
Frua vivo
[redakti | redakti fonton]Francesca Bonnemaison naskiĝis la 12-an de aprilo 1872 en Barcelono de francdevena patro kaj kataluna patrino. Ŝia patro estis riĉa aferisto. Ŝi ĝuis fortan religian edukadon kaj lernis plurajn lingvojn, pentradon kaj muzikon dum sia frua vivo.[1]
En 1893, kiam ŝi estis 21-jara, ŝi edziniĝis kun Narcís Verdaguer i Callís, juristo kaj politikisto. Ŝi kunlaboris kun li en lia jura oficejo.[1]
Virina edukado
[redakti | redakti fonton]Francesca Bonnemaison elpensis projekton de Populara Biblioteko por la Virino kaj Kultura Instituto, en 1909 por doni oportunecon al fraŭlaj, labor-klasaj virinoj ricevi edukadon. Ŝi establis la unuan bibliotekon ekskluzive por virinoj en Eŭropo, Biblioteca Popular de la Dona (kiu estis alinomita Biblioteca Francesca Bonnemaison), en Sant Pere, Santa Caterina i la Ribera, Barcelono.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Francesca Bonnemaison. Uncajonrevuelto.com (8 aprilo 2008). Alirita 16 marto 2014 .
- ↑ Institut Català de les Dones – La biblioteca popular Francesca Bonnemaison. Government of Catalonia. Alirita 16 marto 2014 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Francesca Bonnemaison i Farriols en la angla Vikipedio.