Saltu al enhavo

Francesco Mario Grapaldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Mario Grapaldi
(1460-1515)
Bildo de Francesco Maria Grapaldo.
Bildo de Francesco Maria Grapaldo.
Persona informo
Naskiĝo januaro 1460
en Parma, Italio
Morto novembro 1515
en Parma, Italio
Alma mater Universitato de Parma
Profesio
Okupo poeto
politikisto
notario Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francesco Mario Grapaldi estis itala beletristo, erudiciulo, helenisto, poeto, filozofo kaj humanisto. Li naskiĝis en januaro 1460 en Parmo, en antikva familio pri kiu ni havas novaĵojn ekde la dua duono de la 14-a jarcento. Liaj gepatroj, Catellano, juristo kaj filozofo, kaj Beatrica di Paolo Ravacaldo, mortis trofrue dum la pesto de 1468. Grapaldo estis edukita de lia patrinflanka onklo, Niccolò Ravacaldo, arkipastro de Fornovo, dank'al kiu li ricevis sian unuan humanisman edukadon, poste li profundiĝis sub gvido de Filippo Beroaldo la Maljuna, kiu instruis en Parmo en 1475-76. La eduko de Grapaldo estis kompletigita per la studo de la greka. Dekkvinjara li skribis latinan epistolan deklamadon kun klaŭzo en verso dediĉita al Iacopo Bonarelli (1430-13.04.1487), guberniestro de Parmo.

La morto de sia onklo igis Grapaldo-n preni la profesion de notario, sed en 1486 li estis nomumita profesoro pri bona literaturo ĉe la Studio de Parmo, pozicio kiun li tenis ĝis sia morto. En la sama jaro li edziĝis kun Amabilia Garimberti, posteulo de nobela Parma familio; la sekvan jaron naskiĝis filo, kiu ricevis la nomon Marcantonio. Dum siaj jaroj da instruado, Grapaldo verkis multajn latinajn poemojn kaj dediĉis sin al la redaktado de granda traktado pri klasika erudicio, la "De partibus aedium", publikigita unuafoje en 1494 (Parmo, Angelo Ugoleto), sukcesa verko, kiu estis reeldonita multajn fojojn dum la 16-a jarcento en Italio kaj eksterlande.

Krom sia literatura agado, Grapaldo iĝis elstara politikisto en sia urbo; enskribita en la arto de la lano, li estis membro de la Maljunuloj kaj okupis diversajn postenojn dum la franca-hispanaj militoj: kanceliero de la Komunumo en 1494, en 1501 li estis sendita kiel oratoro de la Komunumo al Milano kaj, kiam Parmo falis en la manojn de Ludoviko la 12-a, li estis nomumita de la Ĝenerala Konsilio por korekti la statutojn de la artoj. Kiel sekretario de la Parma ambasado, kunmetita inter aliaj de Paolo Colla, Iacopo Baiardi, Antonio Bernieri kaj Francesco Garimberti, la 27an de oktobro 1512 li iris al Romo por viziti la papon Julio la 2-a.

"De partibus aedium", "Pri la partoj de domo", verko eldonita de Francesco Maria Grapaldo, en la 7-a de majo 1516.

Okaze li petis la papon sian poezian kronadon kaj el la kroniko de Paride de' Grassi, ceremoniestro por la papo, ni ekscias, ke la 11-an de novembro, en la ĝardenoj de Belvedere, okazis ceremonio dum kiu la Grapaldo deklamis speco de eklogo dividita en kelkajn poemojn pri la temo de la liberigo de Italio kaj estis kronita poeto de Julio la 2-a mem. El la Apostola Ĉambro li estis premiita per 100 ordukatoj je jaro sur la vinimposto, "kun la devo teni publikan oratoran kaj poezian paroladon". Grapaldo revenis al Romo en 1514, membro, kune kun Antonio Gabrielli kaj Sigismondo Tagliaferri, de la Parma ambasado de obeemo al la nove elektita Leono la 10-a. La sekvan jaron, dum la rekomenco de la milito kun la reĝo de Francio Francisko la 1-a, li estis sendita al Ippolito de' Medici, generalkapitano de la eklezio.

En la sekvaj monatoj, malfortigita de multnombraj vojaĝoj, kaj ankaŭ de la malfacilaĵoj de la instruado, li decidis iri al la banejoj en Toskanio. Trafite de malsano, akompanita de alta febro, li mortis baldaŭ, en novembro 1515, en Parmo. Laŭ peto de sia filo li estis entombigita en la monaĥejo de Sankta Johano la Evangeliisto, kie surskribo rememorigas lin.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]