Francia Márquez
Francia Márquez | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Francia Elena Márquez Mina | |||||
Naskiĝo | 1-an de decembro 1981 (43-jaraĝa) en Suárez, Kaŭko, ![]() | ||||
Etno | Afrikkolombianoj vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Kolombio ![]() | ||||
Alma mater | Academia Técnica Militar Bolivariana (en) ![]() ![]() | ||||
Partio | Historia Pakto ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktivisto de civilaj rajtoj advokato mediprotektulo politikisto vicprezidanto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Francia Elena Márquez Mina, naskiĝis la 1-an de decembro 1981 en Suárez estas kolombia socia gvidanto, ekologia aktivulo, defendanto de la homaj rajtoj, feministo, advokato, politikisto kaj nuna elektita vicprezidanto de la Respubliko de Kolombio[1], posteno kiun ŝi akceptos la 7-an de aŭgusto 2022. Ŝi estas la unua afrik-devena homo kaj la dua virino kiu estris la vicprezidantecon de la lando.
Ŝi estis la laŭleĝa reprezentanto de la Komunuma Konsilio de la vilaĝo La Toma de Suárez, en la nordo de la Departemento Kaŭko, kie ŝi kontraŭbatalis sendistingan minan ekspluatadon kaj la sendistingan liveron de minindustriaj permesiloj pro la negativaj efikoj de tiuj agadoj, kiel la difektoj de la medio kaj la truda delokiĝo de komunumoj. Tio kaŭzis minacojn kaj atencojn kontraŭ ŝia vivo, sed ankaŭ internacian agnoskon kiel defendanto de homaj rajtoj kaj medio[2]. Ŝi ricevis plurajn premiojn pro siaj sociaj kaj mediaj agadoj, inkluzive de la premio Goldman por la medio kaj Joan Alsina por homaj rajtoj[3][4]. Ŝi estis prezidanto de la Nacia Konsilio por Paco kaj Kunekzisto en 2020[5], kie ŝi respondecis pri kontrolado de la plenumo de la pacinterkonsentoj[6].
Ŝi estis antaŭkandidato por la prezidanteco en la primara baloto por elekti la kandidaton de la Historia Pakto-koalicio nome de ŝia movado Mi estas ĉar ni estas kaj apogita de la Polo Democrático Alternativo. En la nacia baloto, ŝi akiris la trian lokon kun pli ol 785,000 voĉdonoj kaj la 23-an de marto 2022, ŝi estis anoncita kiel kandidato por la vicprezidanteco de Gustavo Petro por la prezidanta baloto de 2022.7 Márquez Mina estis elektita kiel vicprezidanto de Kolombio la 19-an de junio 2022. Dum la kampanjo estis anoncite ke Márquez estos respondeculo de la nova Ministerio de Egaleco kie ŝi respondecos pri la rajtoj de virinoj, la GLAT-loĝantaro, la vundebla loĝantaro kaj batalos por la socia kaj ekonomia egaleco de ekskluditoj[7].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Madre adolescente. Empleada doméstica. Activista. ¿Vicepresidenta? The New York Times, 6-a de majo 2022
- ↑ Las luchas de la comunidad negra del corregimiento La Toma, en el norte del Cauca El País, 5-a de majo 2019
- ↑ Líder colombiana Francia Márquez gana "Nobel de medioambiente" Líder colombiana Francia Márquez gana "Nobel de medioambiente; 23-a de aprilo 2018
- ↑ Entrega del XVIII Premio Joan Alsina de Derechos Humanos a la medioambientalista colombiana Francia Márquez americat.barcelona., 9-a de decembro 2019
- ↑ Elegido nuevo comité del Consejo Nacional de Paz Gobierno de Colombia, 2020
- ↑ Biografía Arkivigite je 2022-03-24 per la retarkivo Wayback Machine, Oficiala retejo de Marquez
- ↑ Francia Márquez, de líder social a fenómeno político en las elecciones en Colombia France 24, 14-a de marto 2022