Saltu al enhavo

Francis Alexander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francis Alexander
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1800 (1800-02-03)
en Killingly
Morto 27-an de marto 1880 (1880-03-27) (80-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Lucia Gray Swett (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Francesca Alexander (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
artkolektanto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Francis ALEXANDER (3-a de februaro 180027-a de marto 1880)[1] estis usona pentristo de portretoj.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Alexander naskiĝis en Kantono Windham, Konektikuto, en februaro 1800. Li pasigis sian junaĝon en farmo kaj memlernis la uzadon de koloroj. En 1820 li iris al Novjorko, kie li studis pentradon kun Alexander Robertson.[2]

Li pasigis la vintrojn de 1831 kaj 1832 en Romo. Poste, li loĝis dum preskaŭ jardeko en Bostono (Masaĉuseco), kie li ĝuis konsiderindan popularecon kaj kie li interalie pentris portreton de Charles Dickens (1842).[2]

En 1840, li estis elektita honora membro de la National Academy of Design. Francis Alexander mortis en 1881 en Florenco.[2]

Alexander edziĝis kun Lucia Grey Swett en 1836. Ilia filino, Francesca Alexander, estis populara desegnistino, aŭtorino kaj tradukistino.[3]

Unu el la plej bonaj portretoj de Alexander estas tiu de s-ino Fletcher Webster, iam ekspoziciita en la Belarta Muzeo de Bostono.[2] Ĉi tiu romantika portreto, en kiu la modelulino aperas envolvita en ermenfelo, estis forigita el la muzeo komence de la 20-a jarcento kaj redonita al la familio Sargent.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]