Franciscus Volckland
Franciscus Volckland | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de junio 1696 en Berlstedt |
Morto | 23-an de decembro 1779 (83-jaraĝa) en Erfurto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | orgenkonstruo |
Franciscus VOLCKLAND, ankaŭ Franz (naskiĝinta la 5-an de junio 1696 en Berlstedt, mortinta la 23-an de decembro 1779 en Erfurto) estis germana orgenkonstruisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Volckland estis lernoknabo ĉe Johann Georg Schröter en Erfurto. Ĉu li jam antaŭe trejnitis ĉe la berlstedt-a orgenfaristo Johann Conrad Vockerodt malklaras. En 1716 ĉiukaze li iris al la ateliero Lortzing je Ohrdruf, de kie li jam du jarojn poste revenis Erfurton. Tie li ekrajtis fari kaj vendi bieron kaj estis transportado-firmaestro kaj komercisto per lignaĵoj. Li ja publike tre aktivis en la urbo. Tamen li ne ricevis la deziritan orgenfarad-privilegion kontraŭe al instruisto lia Schröter; eble tio estis pro ke Volckland povis krom la orgenfarado diversmaniere bone perlabori la vivon estante multprofesiulo. Kvereloj, kiuj jam estis normalintaj dum la trejniĝo ĉe Schröter, en la rekta konkurenca situacio pligraviĝis.
Volckland edziĝis en 1722 kaj, post la morto edzina en 1768, ankoraŭfoje en 1768; infanojn li ne havis. Kelkaj liaj orgenoj ĝis hodiaŭ konserviĝis atestante la altegan kvaliton de li kaj lia ateliero. Krome oni ofte mendis ĉe li plibonigojn kaj pligrandigojn orgenajn kio ankaŭ atestas lian spertecon ĝenerale altestimatan. Laŭ Jakob Adlung li kreis modernajn valvojn kun vostaj ŝraŭboj kiuj multe pli facile elturneblis. En Mühlberg li prenis materiale martelitan stanon. Ĉu la orgenkonstruisto Nicolaus Weißhaupt nombriĝis inter lia disĉiplaro ne povas certiĝi.
Verkoj elekto
[redakti | redakti fonton]Orgenoj de Volckland en jenaj lokoj menciitis:
jaro | loko | kirko | bildo | klavaroj | registroj | notoj |
---|---|---|---|---|---|---|
1721 | Vieselbach | |||||
1722–1726 | Ollendorf | Kirko Sanktaj Filipo kaj Jakobo | II/P | 16 | 1830 ŝanĝoj far August Witzmann | |
1729 | Erfurt-Egstedt | Miĥaelo-kirko | II/P | 24 | ||
1729/1744 | Mühlberg | Luko-kirko | II/P | 26 | kontrolo en 1730 far Johann Peter Kellner; en 1823 multaj ŝanĝoj far Ernst Ludwig Hesse; konserviĝis | |
1732–1737 | Erfurto | Preĝejo Sankta Kruco | II/P | 28 | en 1895 kaj 1930 ŝanĝoj; rekonstruo originala en 1999–2003 far Alexander Schuke; konserviĝis | |
1738 | Zimmernsupra | Jakobo-preĝejo | II/P | 21 | ||
ĉirkaŭ 1740 | Erfurto | Malnova Tomaso-kirko | ||||
ĉ. 1740 | Grammtel-Sohnstedt | Triunuo-kirko | I/P | 11 | konserviĝis, sed ne uzeblas | |
1743/1751 | Erfurt-Bindersleben | Luko-kirko | II/P | 23 | post pluraj alikonstruoj restaŭriĝo en 2011-2018 far la firmao Jehmlich | |
1747 | Erfurto | Hospitalo-kirko | ||||
1749–1750 | Elxleben (distrikto Sömmerda) | Miĥaelo-preĝejo | II/P | 28 | novkonstruo en la malnova orgenfasado far firmao Eifert, 1916 | |
1748–1751 | Elxleben (distrikto Ilm) | Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo | II/P | 27 | plejparte konserviĝis | |
1751 | Längwitz apud Rudolstadt | |||||
1758/1761 | Tröchtelborn | Bonifaco-kirko | II/P | 24 | en 1917 kaj en la 1950-aj jaroj alikonstruoj; en 1996 reveno al la originala stato - konserviĝis | |
1765 | Erfurt-Kühnhausen | Porta-Coeli-kirko | II/P | 23 | ||
ĉ. 1765 | Erfurto | Preĝejo ĉe la fonto | ||||
1772 | Erfurt-Gottstedt |
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Helga Brück: Franz Volckland (1696–1779). Ein Erfurter Orgelbauer der Bachzeit. Ĉe: Thüringer Orgeljournal. Arnstadt 1999.
- Helga Brück: Franz Volckland, ein Erfurter Orgelbauer der Bachzeit (1696-1779). Ĉe: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt, Erfurt 1865-1940. Heft 57 (Neue Folge, Heft 4), Weimar 1996.
- Felix Friedrich: Der Orgelbauer Franciscus Volckland. In: Roland Behrens, Christoph Grohmann (Hrsg.): Dulce Melos Organorum. Festschrift Alfred Reichling zum 70. Geburtstag (= Veröffentlichung der Gesellschaft der Orgelfreunde. Band 200). Gesellschaft der Orgelfreunde, Mettlach 2005, S. 191–216.
- Torsten Sterzik: Zwei Orgelbauer – Eine Schule. Zum 300. Geburtstag von F. Volckland und Chr. Dotzauer. In: Thüringer Orgelsommer e.V. (eld): Thüringer Orgeljournal 1996. Arnstadt 1996, p. 27–50.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Franciscus Volckland en la germana Vikipedio.