Franciska aremono
Franciska aremono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Franciska aremono
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Arremon franciscanus (Raposo, 1997) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Franciska aremono (Arremon franciscanus) estas specio de birdo de la familio de Emberizedoj kaj genro de Aremonoj.
Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. La Franciska aremono estis priskribata kiel specio nur tiom ĵuse kiom je 1997. Ŝajne ĝi estas limigita al densa kaatinga arbustaro kaj troviĝas nur en la valo de la rivero São Francisco en la subŝtatoj de Bahia kaj Minas Gerais. Ĝi estas klasita kiel Preskaŭ Minacata fare de Birdlife International. La distingaj karakteroj de la Franciska aremono kompare kun la Nigrabeka aremono, A. taciturnus, estas ke la tuta brustozono de tiu lasta estas reduktita al du brustomakuloj ĉe la flugiloj ĉe la Franciska aremono. Ĝi havas ankaŭ oranĝecan al flavan bekon kun nigra al helgriza supra bordo. En kapobildo la blanka superokula strio estas pli larĝa ol ĉe aliaj samgenranoj kaj estas ankaŭ mallarĝega blanka kronostrio. Alia proksime rilata specio estas la Duonkoluma aremono, A. semitorquatus, kie la brustozono falas iome inter la du pintoj. La nukozono estas helgriza kaj la dorso olivverdeca. La gorĝareo kaj resto de subaj partoj estas tre blankaj kun helgriza nuanco nur en flankoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Arremon franciscanus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|