Franciszek Zabłocki
Franciszek Zabłocki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1752 en Volinio |
Morto | 10-an de septembro 1821 (69-jaraĝa) en Końskowola |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Respubliko de Ambaŭ Nacioj Duklando Varsovio Kongresa Pollando |
Okupo | |
Okupo | poeto tradukisto verkisto |
Franciszek ZABŁOCKI (2a de Januaro 1754, Volhinia Vojvodio – 10a de Septembro 1821, Końskowola), estas konsiderata la plej grava pola komika dramisto kaj satiristo de la epoko de la Klerismo. Li devenas el malnova pola aristokrata familio el la klano Łada. Li tradukis multajn francajn komediojn, inter aliaj tiujn de Molière, sed li ankaŭ verkis siajn proprajn teatraĵojn koncentrite en polaj aferoj.
Ekde 1774, li laboris en la Komisiono de Nacia Edukado kaj en 1794, li partoprenis en la Ribelo de Kościuszko. Dum la venonta jaro li lasis literaturon kaj iĝis pastro.
Literatura kariero
[redakti | redakti fonton]La literatura kariero de Zabłocki startiĝis per la publikigo de lia laboro en la pola literatura gazeto Zabawy Przyjemne i Pożyteczne ("Plaĉaj kaj Utilaj Amuzoj"). Tiu gazeto estis la unua siatipe en Pollando, kaj estis lanĉita en la jaro 1770.[1]
Dum la regado de la regado de la reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski, Varsovio estis scenejo de granda literatura aktiveco. La reĝo kutimis gastigis literaturajn gravulojn por kunsidaj manĝoj ĉiun merkredon. Zablocki estis regula invitito al tiuj festokunsidoj, kiuj inkludis en la gastigitaro polajn gravulojn kiel Adam Naruszewicz kaj Ignacy Krasicki.[1] Dum unu el tiaj kunsidoj, oni petis al Zabłocki legi sian unuan komedion Fri Zabobonnik. Al la reĝo tiom plaĉis ties kanto ke li havigis la Medalon Merentibus al Zabłocki.[1]
Post Zablocki revenis al verkado de teatraĵoj, produktante mirindan nombron de 40 teatraĵoj en dek jaroj. Li verkis ĉefe komediojn. Liaj ĉefaj verkoj estas Amfitriono (1783), Sarmatismo (1785), Muhammad Harlekeno (1785), Blinda reĝo en la lando (1787), Flava noktoĉapo (1783), Doktoro de Lublin (1781), Gamrat (1785), kaj La nupto de Figaro (1786).[1]
Kelkaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Cztery zywioly (eseo) 1777
- Objawienie sie genjusza satyry autorowi paszkwilów (satiro)
- Zabobonnik (komedio) 1781
- Fircyk w zalotach (komedio) 1783
- Amfitryo (komedio) 1783
- Król w kraju rozkoszy (komedio) 1787
- Sarmatyzm (komedio) 1820
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Francis Zablocki: Biography. Alirita 12a de Februaro 2013 .