Saltu al enhavo

Frank Chapman (ornitologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Frank Chapman)
Frank Chapman
Persona informo
Frank Chapman
Naskiĝo 12-an de junio 1864 (1864-06-12)
en Teaneck
Morto 15-an de novembro 1945 (1945-11-15) (81-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Brookside Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Frank Chapman (ornitologo)
Profesio
Okupo ornitologo
redaktisto
zoologo
fotisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ornitologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Bird-Lore, Volume VIII ❦
Teachers' manual of bird-life; a guide to the study of our common birds ❦
Bird-life; a guide to the study of our common birds ❦
Bird-Lore, Volume I ❦
The Auk, Volume XIII vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frank Michler Chapman (12an de junio 186415an de novembro 1945) estis usona ornitologo kaj pionira verkisto de kampogvidiloj.

Frank Chapman

Chapman naskiĝis en Okcidenta Englewood, Nov-Ĵerzejo kaj studis en la Altlernejo Englewood.[1] Li eniris la dungistaron de la Usona Muzeo de Natura Historio en 1888 kiel helpanto de Joel Asaph Allen. En 1901 li iĝis Respondeculo pri Mamuloj kaj Birdoj kaj en 1908 Respondeculo pri Birdoj.

Chapman havis la originan ideon por la Kristnaska Birdokalkulo. Li ankaŭ verkis multajn ornitologiajn librojn kiaj Bird Life, Birds of Eastern North America, Bird Studies With a Camera, kaj Life in an Air Castle. Pro lia verko, Distribution of Bird-life in Colombia, li ricevis la medalon Daniel Giraud Elliot el la Usona Nacia Akademio de Sciencoj en 1917.[2]

Chapman havis unu filon, Frank Chapman, Jr., kiu edziĝis al la dramisto Elizabeth Cobb kaj havis filinon, aktorino kaj TV-gravulino Buff Cobb,[3] kaj post divorco edziĝis al mezosoprano operokantistino Gladys Swarthout.

Chapman estis enterigita ĉe la tombejo Brookside, Englewood, Nov-Ĵerzejo.[4]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Krom nombraj artikoloj en scienca gazetaro kiaj ĉe National Geographic, libroj kaj ĉefaj studoj fare de Chapman estas la jenaj:

  • 1895 – Handbook of Birds of Eastern North America
  • 1898 – Bird-Life: A Guide to the Study of Our Common Birds
  • 1900 – Bird Studies with a Camera
  • 1901 - The revision of the genus Capromys
  • 1903 – Color Key to North American Birds
  • 1903 – The Economic Value of Birds to the State
  • 1907 – Warblers of North America
  • 1908 – Camps and Cruises of an Ornithologist
  • 1910 – The Birds of the Vicinity of New York City: A guide to the Local Collection
  • 1915 – The Travels of Birds
  • 1917 – The Distribution of Bird-life in Colombia
  • 1919 – Our Winter Birds
  • 1921 – The Habit Groups of North American Birds
  • 1921 – The Distribution of Bird Life in the Urubamba Valley of Peru. A report of the birds collected by the Yale University - National Geographic Society's expedition
  • 1926 – The Distribution of Bird-life in Ecuador
  • 1929 – My Tropical Air Castle
  • 1931 – The Upper Zonal Bird-Life of Mts Roraima and Duida
  • 1933 – Autobiography of a Bird-Lover
  • 1934 – What Bird is That?
  • 1938 – Life in an Air Castle: Nature Studies in the Tropics

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Chapman, Frank Michler (United States 1864-1945) Arkivigite je 2009-05-31 per la retarkivo Wayback Machine, Western Kentucky University. Konsultita la 21an de marto, 2008. "born in West Englewood, New Jersey, on 12 June 1864."
  2. Daniel Giraud Elliot Medal. National Academy of Sciences. Alirita 16a Februaro 2011 .
  3. Hevesi, Dennis. "Buff Cobb, Actress and TV Host, Dies at 82", The New York Times, 21an de julio, 2010
  4. Frank Michler Chapman, Find A Grave. Konsultita la 22an de aŭgusto, 2007.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]