Frank Hornby
Frank Hornby | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1863 en Liverpool |
Morto | 21-an de septembro 1936 (73-jaraĝa) en Maghull |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto politikisto inventisto |
Frank Hornby (15a de majo 1863 – 21a de septembro 1936) estis angla inventisto, negocisto kaj policano. Li estis pioniro pri ludil-disvolvigo kaj fabrikado, kaj kvankam li ne havis formalan edukadon en inĝenierado, li estis responsa pro inventado kaj produktado de tri el plej popularaj linioj de ludiloj bazitaj sur inĝenieraj principoj en la 20a jarcento: Meccano, Trajnoj Hornby kaj Ludiloj Dinky. Li fondis ankaŭ la britan ludilentreprenon Meccano en 1908, kaj lanĉis ĉiumonatan publikaĵon, nome Meccano Magazine en 1916.
La inventoj kaj iniciatoj de Hornby faris lin milionulo en la 1930-aj jaroj, kaj li eniris en politiko en 1931 kiam li estis elektita Konservisma Parlamentano por la distrikto Everton. La heredo de Hornby restis longe post lia morto danke al entuziasmuloj tra la tuta mondo kiuj ankoraŭ konstruas modelojn Meccano kaj kolektas liajn ludilojn. La 150a jariĝo de la nasko de Hornby estis celebrata en Liverpool kaj Brighton la 15an de majo 2013.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- McReady, Anthony. (2002) The Toy Story – The Life and Times of Inventor Frank Hornby. Ebury Press, p. 288. ISBN 0-09-188117-X.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Frank Hornby's Life and the History of Meccano Arkivigite je 2015-11-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Frank Hornby: The Boy Who Made $1,000,000 With a Toy
- Short Pictorial History of Frank Hornby. Archived from the originalArkivigite je 2006-02-15 per la retarkivo Wayback Machine on 2006-02-15.
- Liverpool Lives – Frank Hornby