The Banquet of the Officers of the St George Militia Company in 1616 ❦ The Officers of the St George Militia Company in 1639 ❦ La Ridanta Kavaliro ❦ Malle Babbe ❦ The Officers of the St Adrian Militia Company in 1633 ❦ Portrait of Dorothea Berck ❦ Portrait of Isaak Abrahamsz. Massa ❦ Regents of the Old Men's Almshouse ❦ Two laughing boys with mug of beer ❦ Peeckelhaeringh ❦ Portrait of a young man with a skull ❦ Young Man and Woman in an Inn ❦ Laughing boy ❦ Merrymakers at Shrovetide ❦ Militia Company District XI under Command of Captain Reynier Reael, called ‘The Meagre Company’ ❦ Regentesses of the Old Men's Alms House ❦ Jester with lute ❦ A Militiaman Holding a Berkemeyer, Known as the ‘Merry Drinker’ ❦ Willem van Heythuysen vd
Hals naskiĝis en Antverpeno, sed lia familio elmigris al Harlemo, Nederlando ĉ. 1585, post la falo de Antverpeno sub la hispanoj dum la Okdekjara Milito.
27-jaraĝa, Hals aniĝis la pentrist-gildo Sint-Lucasgilde (Gildo de Sankta Lukaso), sed verŝajne li kvalifikiĝis pli frue. Kelkaj fontoj indikas, ke Karel van Mander estis lia majstro. Hals dufoje edziĝis, kaj havis dek kvar infanojn. Laŭ iuj kronikistoj, Hals mistraktis sian unuan edzinon, kiu mortis en 1616, kaj lian duan edzinon post lia morto li lasis senrimeda. Li mortis en 1666, kaj estis entombigata en la malnova St.-Bavo-kerk (Sankta Bavo preĝejo) sub la ĥorejo.
Neniu scias kiom da verkoj de Hals estas perditaj, sed ŝajnas esti multaj. La plej aŭtoritata nuntempa katalogo (Seymour Slive 1970–1974) atribuas 222 pentraĵojn al Hals. Laŭ alia aŭtoritatulo, Claus Grimm, en sia Frans Hals. Das Gesamtwerk (1989), estas nur 145. Oni ne scias, se Hals iam faris pejzaĝojn, mutajn naturojn, aŭ rakontajn verkojn, sed ne verŝajnas. Multaj da artistoj en 17-a jarcenta Nederlando elektis fakon, kaj ŝajnas ke Hals ankaŭ estis fakula portretisto. Ĝenerale, li pentris portretojn de la mezaj kaj pli altaj klasoj de la tiatempa socio: burgestroj, ekleziuloj, oficiroj, komercistoj kaj eĉ geregentoj. Kelkfoje Hals ankaŭ faris ĝenrajn pentraĵojn: infanoj de fiŝkaptistoj sur la plaĝo, spicistino, la "idioto de la vilaĝo" de Haarlem, (Malle Babbe), kaj aliaj "impresoj de ĉiutaga vivo".