František Matouš Klácel
Aspekto
František Matouš Klácel | |
---|---|
![]() František Klácel (Jan Vilímek 1882) | |
Persona informo | |
Naskonomo | František Matouš Klácel |
Aliaj nomoj | František Třebovský • J. P. Jordan • Fr. Třebovský |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1808 en Česká Třebová |
Morto | 17-an de marto 1882 (73-jaraĝa) en Iovao |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio ![]() |
Alma mater | universitato Palacký en Olomouc ![]() |
Okupo | |
Okupo | tradukisto publikigisto teologo katolika sacerdoto pastro bibliotekisto verkisto poeto filozofo ĵurnalisto pedagogo eldonisto redaktoro ![]() |
František Matouš KLÁCEL (naskiĝis la 7-an de aprilo 1808 en Česká Třebová - mortis la 17-an de marto 1882 en Belle Plaine, Usono) estis ĉeĥa poeto kaj filozofo.
Profesoro de filozofio en Brno, aŭgustenano, en 1844 eksigita de profesoreco, ĉar liaj opinioj kontraŭis la eklezian instruon. En 1848 li partoprenis revoluciajn okazaĵojn, amikis kun Božena Němcová, ekde 1853 li devis vivi en monaĥejo, en 1869 li forveturis al Usono, kie li mortis.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Lyrické básně (Lirikaj poemoj, 1836)
- Ferina Lišák z Kuliferdy a na Klukově (Fripono Ruzulo el Gulivero kaj en Bubejo, 1845)
- Jahůdky ze slovanských lesů (Delikataj fragoj el la slavaj arbaroj, 1845)
- Bájky Bidpajovy (Fabloj de Bidpaj, 1846)
- Dobrověda („Bonoscienco“, etiko, 1847)
- Listy přítele k přítelkyni o původu socialismu a komunismu (Leteroj de amiko al amikino pri la deveno de socialismo kaj komunismo, 1849)
- Slovník pro čtenáře novin, v němž se vysvětlují slova cizího původu (Vortaro por gazet-legantoj, en kiu oni klarigas vortojn de fremda deveno, 1849)
- Historie Spojených států amerických (Historio de Usono, 1878)