Franz Beckenbauer
Franz Beckenbauer | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
futbala defendulo • sweeper | |||
Personaj informoj | |||
Plena nomo | Franz Anton Beckenbauer | ||
Naskiĝo | 11-an de septembro 1945 en Munkeno, usone okupita zono de postmilita Germanio | ||
Morto | 7-an de januaro 2024 (78-jaraĝa) en Salcburgo | ||
Kromnomo | Imperiestro | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Junularaj kluboj | |||
1959-1964 |
FC Bayern München | ||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
1965-1977 1977-1980 1980-1982 1983 |
FC Bayern München New York Cosmos Hamburger SV FC Bayern München |
364 (44) 105 (19) 28 (0) | |
Reprezentado** | |||
1965-1977 | Germanio | 103 (17) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Franz Anton BECKENBAUER (naskiĝis la 11-an de septembro 1945 en Munkeno; mortis la 7-an de januaro 2024) estis germana futbalisto kaj futbala trejnisto. De 1965 ĝis 1977 li partoprenis 104 matĉojn de la germana nacia futbala teamo, ekde 1971 kutime kiel ĝia kapitano.
En la jaroj 1972 kaj 1976 li elektiĝis Eŭropa futbalisto de la jaro.
Inter la jaroj 1998 kaj 2010 li membris en la estraro de la Germana Futbal-Asocio (DFB) kaj de 2007 ĝis 2011 estis funkciulo de la internacia futbala asocio FIFA. Krome li ekde la 1990-aj jaroj aktivis kiel sporta ĵurnalisto. Li estis prezidanto de la organiza komitato de la Futbala Mondpokalo 2006.