Saltu al enhavo

Franz Xaver von Wegele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Xaver von Wegele
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1823 (1823-10-29)
en Landsberg am Lech
Morto 17-an de oktobro 1897 (1897-10-17) (73-jaraĝa)
en Vircburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Germana Regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Munkena universitato (1842–)
Gymnasium near St. Stephan (Augsburg) (en) Traduki
Universitato de Hajdelbergo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto
verkisto
universitata instruisto
eseisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Historio de literaturo, historio, historiografio kaj biografio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monumenta Eberacensia, eldonite de Wegele en 1863

Franz Xaver WEGELE (naskiĝinta la 28-an de oktobro 1823 en Landsberg am Lech, mortinta la 16-an de oktobro 1897 en Würzburg) estis germana historiisto.

Post studoj en Munkeno kaj Heidelberg li habilitiĝis en Jena; en 1851 li iĝis samloke profesoro. Lia dua profesoreco ekis en 1857 en Würzburg. En 1858 li ekmembris ĉe Historia Komisiono (Munkene), je kies komisio li eldonis, kun Rochus von Liliencron la biografiaron »Allgemeine deutsche Biographie« (Leipzig 1875 ss.).

Verkis li: »Karl August, Großherzog von Sachsen-Weimar« (Weimar 1850); »Dante Allghieres Leben und Werke« (Jena 1852); »Monumenta Eberacensia« (Nördlingen 1863); »Zur Literatur und Kritik der fränkischen Nekrologien« (Nördlingen 1864); »Friedrich der Freidige, Markgraf von Meißen« (Nördlingen 1870); »Goethe als Historiker« (Würzburg 1876); »Graf Otto von Henneberg-Botenlauben und sein Geschlecht« (Würzburg 1875); »Geschichte der Universität Würzburg« (Würzburg 1882); »Geschichte der deutschen Historiographie« (München 1885); »Johannes Aventin« (Bamb. 1890).

De la serio »Thüringischen Geschichtsquellen« eldonis li la du unajn volumojn: rilate al la analoj de Reinhardsbrunn kaj al la kroniko de Nikolaus von Siegen (Jena 1854–55). Kolekton de lia skribaĵoj »Gesammelte Vorträge und Abhandlungen« prezentis Richard Du Moulin-Eckart (Leipzig 1898). Estis li kunfondinto de Societo pri Turingia Historio.

"Wegele" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Leipzig 1909, p. 457

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]