Frederiko Vanga
Aspekto
Frederiko Vanga | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-a jarcento | ||||
Morto | 6-an de novembro 1218 en Akko | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1208 (Gregoria)–) pastro vd | ||||
| |||||
Princepiskopo de Trento | |||||
Dum | 1207–1218 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Frederiko VANGA (aŭ Wanga) (germane Friedrich von Wangen)[1] (mortis en 1218) estis Princepiskopo de Trento ekde la 9-a de aŭgusto 1207 ĝis sia morto.
Li naskiĝis en la nobla familio de la Wanganii Notarbartolo, Lordoj de Wangen. Kiel episkopo li fondis plurajn hospitalojn kaj konstruigis defendan turon (Torre Vanga) sur la bordo de la rivero Adige en Trento.
Li ankaŭ komencis la laborojn por la katedralo de la urbo kaj eldonis kolekton de mezepokaj dokumentoj (Codex Wangianus).