Frederiko de Schaunberg
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d5/BSB_Clm_15710_Wappen_Schaunberg.jpg/220px-BSB_Clm_15710_Wappen_Schaunberg.jpg)
Frederiko de SCHAUNBERG (mortinta la 4-an de oktobro 1494 en Salcburgo) estis inter 1489 kaj 1494 salcburga princ-ĉefepikopo.
Originante el la dinastio de la Schaunberg-oj (el Hartkirchen) li finis studojn; tamen temis pri viro brute instinkta kaj neerudita kiu nek montris diplomatian talenton nek kapablis celebri sanktan meson aŭ konsekri. Eĉ elementoj de la latina lingvo li ne posedis. Elektiĝo de li estis kvazaŭ farso pro sekreta kontrakto farita antaŭe inter la katedrala kapitulo kun la imperiestro kiu ankaŭ estis la baptopatro de Frederiko. La imperiestra intereso atendis sekuran regadon de Salcburgio trafita de militoj kaj diversaj krizoj.
Sed evidentiĝis tio absoluta malkulmino de la arkiepiskopo. Poste la trompita imperiestro fifamigis Frederikon antaŭ la nobelaro dirante ke Frederiko tiel estus vera episkopo kiel porko estus vera leterportisto. Daŭre allogita de virinoj, Schaunberg ofte utiligis kaŝtunelon konstruitan de Bernhard von Rohr por viziti siajn konkubinojn. Unu el ili ne nur tre riĉigis sin sed ankaŭ gravis por la landa politiko per la ofta disdono de postenoj kaj feŭdoj. Tial la ĉefepiskopa kortego fariĝis rifuĝloko de ŝtelistoj, kleptomaniuloj kaj aliaj fiuloj kiuj rajtis kondutaĉi laŭvole.[1] Jaron post la morto de imperiestro Frederiko la 3-a forpasis ankaŭ Schaunberg.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Constantin von Wurzbach: "Schaumburg, Friedrich von" - ĉe: Biographisches Lexikon des Kaisertums Österreich, parto 29, Wien 1875, p. 135-136
- Heinz Dopsch, Hans Spatzenegger (eld.): Geschichte Salzburgs, Stadt und Land. Pustet, Salzburg 1988, ISBN 3-7025-0243-2
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dopsch (1988), volumo I/1,p. 564