Saltu al enhavo

Frederiko la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederiko la 1-a
Persona informo
Friedrich I. von Sachsen-Gotha-Altenburg
Naskiĝo 15-an de junio 1646 (1646-06-15)
en Gotha
Morto 2-an de aŭgusto 1691 (1691-08-02) (45-jaraĝa)
en Friedrichswerth
Tombo Kastelo Friedenstein Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Strasburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Saksio-Gotao-Altenburgo vd
Patro Ernesto la 1-a de Saksio-Gotao-Altenburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Princess Elisabeth Sophie of Saxe-Altenburg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Elisabeth Dorothea of Saxe-Gotha-Altenburg (en) Traduki, Dorothea Maria of Saxe-Gotha-Altenburg (en) Traduki, Kristiano de Saksio-Eisenberg, Albert V, Duke of Saxe-Coburg (en) Traduki, Ernest, Duke of Saxe-Hildburghausen (en) Traduki, Bernardo la 1-a de Saksio-Meiningen, Johano Ernesto la 4-a de Saksio-Koburgo-Saalfeld kaj Henriko de Saksio-Römhild Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Christine of Baden-Durlach (en) Traduki (1681, 1681–1691)
Magdalena Sibylle of Saxe-Weissenfels (en) Traduki (1669–1681) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Anna Sophie of Saxe-Gotha-Altenburg (en) Traduki
 ( Magdalena Sibylle of Saxe-Weissenfels (en) Traduki)
Fredericka of Saxe-Gotha-Altenburg (en) Traduki
 ( Magdalena Sibylle of Saxe-Weissenfels (en) Traduki)
Johann Wilhelm of Sachsen-Gotha-Altenburg (en) Traduki
 ( Magdalena Sibylle of Saxe-Weissenfels (en) Traduki)
Magdalen Sybille von Sachsen-Gotha (en) Traduki
 ( Magdalena Sibylle of Saxe-Weissenfels (en) Traduki)
Johanna of Saxe-Gotha-Altenburg (en) Traduki
 ( Magdalena Sibylle of Saxe-Weissenfels (en) Traduki)
Dorothea Marie of Saxe-Gotha-Altenburg (en) Traduki
 ( Magdalena Sibylle of Saxe-Weissenfels (en) Traduki)
Frederick II, Duke of Saxe-Gotha-Altenburg (en) Traduki
 ( Magdalena Sibylle of Saxe-Weissenfels (en) Traduki)
Elisabeth von Sachsen-Gotha (en) Traduki
 ( Magdalena Sibylle of Saxe-Weissenfels (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aristokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
duko Frederiko la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg)

Frederiko la 1-a (naskiĝinta la 15-an de julio 1646 en Gotao, mortinta la 2-an de aŭgusto 1691 en Friedrichswerth) estis germana nobelo kaj duko de Saksio-Gotha-Altenburg.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg) ricevis en la aĝo de kvar jaroj Abraham Gießbach kiel instruiston. Kiam li fariĝis kortega diakono venis krome por lia edukado Johann Mylius (1650). Hiob Ludolf iĝis en 1654 lia ĉefedukisto. En 1664 Frederiko ekstudis ĉe la Universitato de Strasburgo, en 1666 ĉe la Universitato de Jena. Li entreprenis plurajn vojaĝojn; kiam li estis vojaĝanto en Franclando en 1667 li eĉ estis en vivodanĝero.

En 1669 li edzinigis la princinon Magdalena Sibylle, la plej maljuna filo de duko Aŭgusto (Saksio-Weißenfels). En 1672 li transprenis la regadon de la patro je Altenburg kaj de oktobro 1674 li regis ankaŭ la gotaajn kernlandojn.

Ĉe la morto de la patro (marto 1675) li regis por si mem kaj en la nomo de la ses fratoj Albrecht, Bernhard, Heinrich, Christian, Ernst kaj Johann Ernst. La unue komuna kortega kuna restado jam en 1676 ĉesis kaj en februaro 1680 kontrakta interkonsento reguligis la dividon de la patraj posedaĵoj je sep duklandoj. Ricevis Albrecht la regionojn de Coburg, Bernhard de Meiningen, Heinrich de Römhild, Christian de Eisenberg, Ernst de Hildburghausen, Johann Ernst de Saalfeld kaj Frederiko de Gotha-Altenburg.

Por malhelpi novajn dissplitigojn teritoriajn enkondukis Frederiko en sia lando en 1685 la principon de unuenaskiteco kion konfirmis la imperiestro en februaro 1688.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La ankoraŭ de la patro faritajn ordonojn kaj leĝojn li daŭrigis kaj li eĉ pligrandigis la nombron de karitataj organizoj respektive sociaj kunviv-reguloj. En 1676 li renovigis la nomumprocedon de sekretaj konsilistoj, en 1690 leĝojn pri la sanktigo de ŝabato. Pro kadukeco li malkonstruigis la Aŭgustenanan preĝejon kaj financis ĝian reestiĝon ĝis 1680. Ankaŭ la eosta turo de Kastelo Friedenstein li restarigis: tio necesis ĉar servisto per akto de malprudento bruligis ĝin en februaro 1678.

Tamen restis lia plej impona konstrukomisio Kastelo Friedrichswerth kies inaŭguro eblis en julio 1689. Laŭ lia instigo estis novaj eldonoj de la biblio (Ernestische Bibel) en 1684 kaj de preĝolibro kun la titolo Neu aufgerichteter gothaischer Bettempel. Centoj da ekzempleroj estis disdonitaj inter la malriĉuloj de la lando.

Lia devizo estis pietate, prudentia, iustitia (ĉio kun pieco, saĝeco, justeco). Bonegajn rilatojn li flegis kun lia imperiestra moŝto Leopoldo la 1-a kiu honortitoligis lin en 1691 Durchlaucht; la dana reĝo Kristiana la 5-a aljuĝis al Frederiko la Elefant-ordenon (1678). Li mem enkondukis (por la korteganoj) en 1689 la Ordenon pri germana sincereco kun la devizo fideliter et constanter (fidele kaj daŭripove).

Dum la dua sieĝo de Vieno fare de la turkoj en 1683 Frederiko mem iris helpen kun liberigtrupoj al Aŭstrujo. Lia engaĝiĝo kontraŭ la francoj en la Milito de la ligo de Augsburg rompis la amikecon kun reĝo Ludoviko la 14-a (Francio). Frederiko helpis rekonkeri la okupitan Majencon (1689). Li mem ege ŝatis impreson kaj ĉiujn francajn modojn. Li portis ĉiutage perukon kaj diboĉis multan monon por alkemiistoj promesantaj ĉarlatane multajn aferojn.

La enlandan milicon, kiun instalis la patro jam en 1641, li ankoraŭ pli favoris kaj ekipis malavare. Al la nederlandanoj li vendis en 1678 kompanion kaj en 1689 kavalerian regimenton. La saman jaron li lasis al la princelektiston regimenton de rajdistoj kaj du de infanterianoj. Tiel post lia morto la nombro de al gotaaj soldatoj multegis.

Post la morto de la unua edzino Magdalena Sibylle (januaro 1681) – kiun li sur la mortomedalo kromnomis incomparabilis coniunx (kun neniu komparebla partnerino) - li nuptis margrafinon Christine von Baden-Durlach, vivdino de la margrafo Albrecht de Brandenburg-Ansbach (1681). Kun la unua edzino li havis kvar filinojn kaj du filojn. Frederiko la 2-a iĝis lia posteŭlo dume Johann Wilhelm generallieŭtenanto; li mortis en 1707 antaŭ Toulon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Art. "Friedrich I., Herzog von Sachsen-Gotha und Altenburg" fare de August Beck che: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 8 (1878), p. 2–3 (tie chi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]